Somoskő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikaĵo de Somoskő el la aero
Dosiero:Hungary(somosko)100.jpg
Fortikaĵo de Somoskő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Somoskő estas iama vilaĝo, nun ekstera parto de Salgótarján en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád.

Situo[redakti | redakti fonton]

Somoskő situas sur malebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, ĉefvojo kaj fervojo Hatvan-Fiľakovo preteriras. Salgótarján troviĝas apude.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis sur iama vulkano 526 m-ojn alta. Inter 1566-1593 la fortikaĵo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Somoskő 499 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Post Traktato de Trianon Somoskő trovis sin apud la nova landlimo en Ĉeĥoslovakio, sed en 1924 la vilaĝo redoniĝis al Hungario, sed la fortikaĵo restis en Ĉeĥoslovakio. En 1977 Somoskő aliĝis al Salgótarján. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • en la fortikaĵo loĝadis Anna Losonczy, kiun ofte vizitis poeto Bálint Balassi, liaj poemoj pri Julia temas fakte pri Anna

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo, parte ruina