Sonia Delaunay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonia Delaunay fotita de Lothar Wolleh
Aŭto Matra M350 dezajnita de Sonia Delaunay

Sonia Delaunay (naskonome Сарра Ильинична (Элиевна) Штерн) (naskiĝis la  14-an de novembro 1885(nun 1885-11-14) en Odeso, mortis en la 5-an de decembro 1979 en Parizo) estis franca pentristino kaj dezajnistino de ukraina deveno, edziniĝinta kun pentristo Robert Delaunay.

Inspirita de la formoj de kubismo kaj de la koloroj de Paul Gauguin, Vincent van Gogh kaj de orfistoj, ŝi disvolvis ekde 1910, stilon bazitan en la supermeto aŭ 'simultana konstrasto' de puraj koloroj rompitaj en prismoj. Oni konsideras ŝin la reĝino de Art Deco.

Ŝi estis mallongtempe edziniĝinta kun la kritikisto kaj vendisto Wilhelm Uhde; en 1910 ŝi edziniĝis kun Robert Delaunay.

Ŝi ekspoziciis pentraĵojn, tolaĵojn kaj bindaĵojn realigitajn per tiu teĥniko kaj ankaŭ dezajnis kostumojn por teatro.

En la 1920-aj jaroj Delaunay dediĉis sin al dezajno de vestaĵoj kaj al siaj telaĵoj permane pentritaj per brilaj koloroj kiuj revoluciis la teksaĵ-dezajnon.

Post 1940 ŝia stilo fariĝis pli delikata kaj simpla, ĉefe en guaŝoj, kie ŝiaj kromataj eksperimentoj atingis novajn rekordojn de rafineco.

En 1964, la "Musée d'Art Moderne" de Parizo ricevis donacaĵon de 58 verkoj de ŝi, kiuj estis ekspoziciitaj en Luvro, per kio ŝi fariĝis la unua vivanta virino, kiu vidis siajn pentraĵojn ekspoziciitaj en tiu muzeo de Parizo.

En 1975 ŝi estis dekoraciita per Honora Legio.

Bibliografio

  • Carmen Verlichak, Las diosas de la Belle Époque y de los 'años locos', Editorial Atlántida, Bonaero, 1996 (ISBN 950-08-1599-0)

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sonia Delaunay en la hispana Vikipedio.