Sonny Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Conrad Yeatis „Sonny“ Clark (naskiĝis la 21-an de julio 1931 en Herminie, Pensilvanio; mortis la 13-an de januaro 1963 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazpianisto kaj -komponisto. Lia frua morto malebligis, ke Sonny Clark povus firmigi la pozicion konvenan al li inter la pianistoj de malmolbopo.

Vivo kaj verkado

Clark ludis pianon en la aĝo de kvar jaroj, transloĝiĝis en la aĝo de 12 jaroj al Pittsburgh, kie li ludis kontrabason kaj vibrafonon ĉe gimnazio. En 1951 li transloĝiĝis laŭ inciato de sia frato, kiu ankaŭ estis pianisto, al Kalifornio. En San Francisko li muzikis mallonge kun Vido Musso kaj Oscar Pettiford kaj transloĝiĝis poste al Los-Anĝeleso. En 1953 li verkis unuan sonregistraĵon per Teddy Charles´s West Coasters (Prestige) kun Wardell Gray. En 1953 li muzikis en Los-Anĝeleso kun multaj okcident-marbordaj ĵazmuzikistoj (kio estis pli escepto por nigrulaj muzikistoj), i. a. li surdiskigis kun Art Pepper kaj en 1953 ĝis 1956 kun Buddy DeFranco, kun kiu li en 1954 estis en Eŭropo kaj verkis multajn diskojn. En 1956 li muzikis kun la Lighthouse All Stars de Howard Rumsey, kun Serge Chaloff, Frank Rosolino kaj Sonny Criss. Post kiam li en 1957 estis transloĝiĝinta al Novjorko, li partoprenis multajn improvizadkunsidojn kaj alproksimiĝis la la lingvaĵo de malmolbopo. Li akompanis kantistinon Dinah Washington (aprilon de 1957 en Novjorko), laboris poste liberprofesie kaj en propraj triopoj. Li muzikis ekzemple kun Lee Morgan, Charles Mingus, Lou Donaldson, Curtis Fuller kaj Sonny Rollins (sur sondisko The Sound of Sonny, 1957).

Origine ege stampita de Bud Powell, li evoluigis propran, ritme akcentitan stilon, kiun priskribas Richard Cook kiel impeta, precize artikulita, kun strange malgrandaj figuroj de la maldekstra mano, kiuj kontraŭkuras al la longaj, klare komplikaj de la dekstra mano[1]. Cook kritikas de liaj sondiskoj ĉe Blue Note kiel bandestro (komence en 1957 per Dial S for Sonny), ke li tro malmulte plenigas sian gvidan rolon, aŭdiĝas tro multe kiel akompananto kaj li elmetas prefere lian sondiskon Sonny Clark Trio pro lia eksteriĝema kaj ideoriĉa muzikado en la triopo kun Philly Joe Jones kaj Paul Chambers. Sonny Clark estis estimata kiel akompanata kaj estas aŭdebla sur multaj albumoj de Blue Note, ekz. tiuj de Donald Byrd, Hank Mobley, Jackie McLean, Kenny Burrell, Bennie Green ("Soul Stirrin" 1958), Clifford Jordan, Lee Morgan, Johnny Griffin kaj sur la albumo Go de Dexter Gordon. Li publikigis je Blue Note sep proprajn albumojn (ekz. Cool Struttin kaj Leapin and Lopin), alte ŝatataj de multaj entuziasmuloj. Ne nur kunmuzikantoj, sed ankaŭ aliaj pianistoj alte estimis lin (Bill Evans omaĝis al li pecon nome „NYC's No Lark“). Clark dum sia tuta problemo havis amasajn drogo- kaj alkoholproblemojn.[2] Drogoproblemoj ja estis ankaŭ la kaŭzo, kial okazis ekde 1959 pli longaj interrompoj de la sonregistradoj por Blue Note[3]. Post kiam li fine de 1962 kaj komence de 1963 pro infekto de la gambo restis en malsanulejo, malmultajn tagojn post sia foriro li mortis pro koratako.[4]

En 1985 John Zorn publikigis omaĝalbumon (Sonny Clark Memorial Quartet, kun Wayne Horvitz piano, Ray Drummond kontrabaso, Bobby Previte frapinstrumentaro) por Clark kun ties komponaĵoj (Voodoo).

Diskoj

Albumoj je propra nomo

  • 1954 Memorial Album (Xanadu 1954, ed. 1975) kun Simon Brehm (b), Bobby White (dr)
  • Dial „S“ for Sonny (Blue Note, 1957) kun Art Farmer, Curtis Fuller, Hank Mobley, Wilbur Ware, Louis Hayes
  • Sonny's Crib (Blue Note 1957) (kun John Coltrane, Donald Byrd, Curtis Fuller, Art Taylor, Paul Chambers)
  • Sonny Clark Trio (Blue Note 1957) (kun Paul Chambers, Philly Joe Jones)
  • Cool Struttin' (Blue Note 1958) (kun Art Farmer (trumpeto) kaj la ritmosekcio de Jones/Chambers)
  • Standards (Blue Note, 1958) kun Paul Chambers, Jymie Merritt, Wes Landers
  • My Conception (Blue Note, 1959) kun Hank Mobley, Clifford Jordan, Kenny Burrell, Paul Chambers, Art Blakey, Pete LaRoca
  • Leapin' and Lopin´ (Blue Note, 1961) (kun Tommy Turrentine, Charlie Rouse, Butch Warren, Billy Higgins)

Albumoj de la gastmuzikisto

  • Serge Chaloff: Blue Serge (Capitol, 1956)
  • Sonny Criss: The Complete Imperial Sessions (Blue Note, 1956)
  • Dexter Gordon: Go! (BN, 1962)
  • Wardell Gray: Wardell Gray Memorial, Volume 1 (OJC, 1949-51)
  • Grant Green: The Complete Quartets with Sonny Clark (Blue Note, 1961/62)
  • Lee Morgan: Candy (BN,1957/58)
  • Ike Quebec: Blue and Sentimental (BN, 1961)
  • Sonny Rollins:the Sound of Sonny (Riverside, 1957)
  • Don Wilkerson: The Complete Don Wilkerson on Blue Note (BN; 1962-63)

Konsultlibraj notoj

Literaturo

  • I.Skovgaard, E Traberg: Sonny Clark Bars: a Discography, Madrido, Kopenhago 1984 (kun biografio)
  • M. Gardner Sonny Clark, Jazz Monthly, vol.12, 1967, Nr.12, Bd.13, 1967, n-ro 1, 2 (kun diskolisto)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Cook Blue Note, Argon Verlag, p.139
  2. Laŭ memoroj de Hampton Hawes (en ties membiografio Raise up off me), kiu ankaŭ estis heroinmaniulo, ili estis konataj fine de la 1950-aj jaroj kiel gold dust twins en Novjorko. Thelonious Monk kaj Sonny Rollins vane provis interveni.
  3. Bob Blumenthal, akompanteksto por la noveldono de Leapin and Loapin, Blue Note. Inter marto de 1959, kiam li surbendigis My Conception, kaj la sekvonta registrado por Blue Note (kiel gastmuzikistoj sur A fickle Sonance de Jackie McLean oktobron de 1961 kaj kiel bandestro en Leapin and Loapin, novembron de 1961 en la studioj de Rudy van Gelder) pasis 30 monatoj. Dum ĉi tiu tempo li verkis nur 5 sonregistraxjojn por aliaj diskeldonejoj.
  4. Feather Encyclopedia of Jazz in the 60s. Pli malfrue ankaŭ ekestis la fifamo, ke li mortus en iu klubejo Junior´s pro trodozo kaj post tio estus forportata de la posedanto de la klubejo en privatan loĝejon.