Sonny Stitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonny Stitt
Persona informo
Naskonomo Edward Stitt
Aliaj nomoj Sonny
Naskiĝo 2-an de februaro 1924 (1924-02-02)
en Bostono
Morto 22-an de julio 1982 (1982-07-22) (58-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.vervemusicgroup.com/artist.aspx?ob=per&src=prd&aid=2810
vdr

Sonny Stitt (* 2-an de februaro 1924 en Bostono; † 22-an de julio 1982 en Vaŝingtono; fakte Edward Boatner jr.[1]) estis saksofonisto (aldo, tenoro) de bibopo kaj malmolbopo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Stitt ambaŭ estis muzikinstruistoj en la eturbo Saginaw ĉe Detrojto, por li kaj liaj tri gefratoj muzikaj karieroj estis destinitaj. Unuaj dungitecoj kondukis lin en la bandegon de Tiny Bradshaw, en kiu muzikis ankaŭ pluaj postaj bibop-muzikistoj kiel Fats Navarro, Dexter Gordon, Gene Ammons kaj Art Blakey. Lia ludostilo sur la aldosaksofono orientiĝis treege je Charlie Parker.

Stitt, kiu en 1942 alstrebis renkontiĝon kun Parker en Kansasurbo, rakontis, ke Parker riproĉis al li post improvizad-kunsido: „vi sonas tro multe kiel mi“[2]. Alikaze li tamen insistis, ke li jam ĉiam ludis tiel. Verŝajne li turniĝis ekde proksimume 1949 al tenorsaksofono, por eviti la bildon de nura imitanto de Parker, kio ja sukcesis al li je ĉi tiu instrumento.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Sonny Stitt estis en 1945 membro de la bando de Billy Eckstine kaj ludis en 1946 en la bando de Dizzy Gillespie, kie ankaŭ laboris Gene Ammons. En 1948/49 li estis en malliberejo pro sia heroinmanio. Ekde 1949 ĝis 1952 li tenis propran sepopon kun Ammons, kiu famiĝis pro iliaj konkuradludoj (kiel en Blues up and down 1950).

En la 1950-aj jaroj li estris ĉiam denove bandetojn, ludis ekde 1957 ĝis 1959 ĉe „Jazz at the Philharmonic“, prezentis en 1958 je Newport Jazz Festival kaj revenis fine de la jardeko en la bandon de Dizzy Gillespie. En 1960 li anstataŭis Johanon Coltrane en la kvinopo de Miles Davis, baldaŭ lin anstataŭis Hank Mobley pro liaj alokoholproblemoj. Kun sia amiko Ammons li surdiskigis ankaŭ en la fruaj 1960-aj jaroj kaj estis poste membro de variaj ĉiustelularoj, ekzemple de Giants of Jazz en la 1970-aj jaroj kun Art Blakey, Thelonious Monk kaj Gillespie, ekz. 1971 en Berlino.

Liaj albumoj Tune up! kaj Constellation el 1972 ankaŭ fariĝis sukcesaĵoj. Ĝis la fino li daŭre aktivis kiel muzikisto, ekestis sonregistraĵoj ankoraŭ malmultajn tagojn antaŭ lia morto en Japanujo. Jam malsaniĝinte pro kancero, li mortis malmultajn tagojn post sia reveno de la koncertvojaĝo pro koratako.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Ŝelakdisko „Count Every Star“ de Sonny Stitt
  • Sonny Stitt With Bud Powell And J. J. Johnson, 1949–1950, Prestige (Stitt ludis tenorsaksofonon)
  • Stitt’s Bits: The Bebop Recordings, 1949–1952 , Prestige 2006, 3 CD, (i. a. kun Gene Ammons)
  • Kaleidoscope, 1950 - 1952, Prestige
  • For Musicians only, 1956, Verve (kun Gillespie, Stan Getz, John Lewis, Ray Brown, Stan Levey)
  • Sonny side up, 1957, Polygram (kun Gillespie, Sonny Rollins)
  • Stitt meets Brother Jack, Prestige 1962 (kun Jack McDuff)
  • Boss Tenors in Orbit, 1962 Verve (kun Gene Ammons)
  • Sonny Stitt Sits in with the Oscar Peterson Trio, 1957 - 1959, Verve
  • Salt and Pepper, 1963, Impulse
  • Stitt plays Bird, 1963, Atlantic, (kun Jim Hall, John Lewis, Richard Davis, Connie Kay)
  • Soul People, 1964–1969, Prestige (kun Booker Ervin)
  • Sonnys Blues',' 1964 (koncertregistraĵo el la ĵazklubejo de Ronnie Scott)
  • Tune-Up!, 1972, Muse (kun Barry Harris, Sam Jones, Alan Dawson)
  • Constellation, 1972
  • Sonny Stitt/12!, 1972, Muse
  • Sonny’s Back, 1980, Muse
  • Sonny, Sweets and Jaws – Live at Bubbas, Whos Who in Jazz 1981 (kun Sweets Edison, Eddie Lockjaw Davis)
  • Last Stitt Sessions, 1982, Muse

Kiel gastmuzikisto:

  • Gene Ammons: Boss Tenors, 1961, Verve
  • Miles Davis: In Stockholm 1960, Dragon (kun Wynton Kelly, Jimmy Cobb, Paul Chambers)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Post filigo per duonpatro en la aĝo de 7 jaroj Stitt
  2. Intervjuo kun Leonard Feather

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]