2D-Sonogramo de homa feto naŭ semajnojn aĝa
Sonografio aŭ ultrasonografio estas diagnoza bild–tekniko, utiliganta reflektitajn ultrasonajn ondojn por bildigi, mezuri aŭ esplori internajn korpajn strukturojn aŭ organojn. Ĝi ofte estas uzata por vidi kaj bildigi feton en la korpo de gravedaj virinoj.