Sonorilturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonorilturo ĉe la universitato de Twente, Nederlando

Sonorilturo estas sendependa konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo, kiel ekzemple preĝejo, en kiu pendas sonoriloj.

Preskaŭ ĉiu preĝejturo estas sonorilturo, sed ekzistas ankaŭ nereligiaj sonorilturoj, kiel ekzemple la berlina sonorilturo de la olimpika stadiono. Gravan funkcion havas sonorilturo kiel memoriga konstruaĵo, kiel tiu de la iama koncentrejo Buchenwald.

Konstruante sonorilturon oni devas ĉiam atenti, ke la pezegaj, ofte tre alte pendigitaj sonoriloj multe ŝarĝas la turkonstruaĵon. Foje pluraj sonoriloj estas instalataj kiel sonorilaro, kvazaŭ muzikilo; tion oni nomas kariljono. Ekzemplo estas la ruĝa turo sur la bazarejo en Halle, Germanio.

Vidu ankaŭ