Sonregistrada bojkoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La sonregistrada bojkoto (anglalingve: rekording ban) estis bojkoto de la usona muzikistosindikato kontraŭ la muzikindustrio, kiu laŭ efiko proksimume egalis al striko. La sindikato anoncis la registrado-bojkoton la 1-an de aŭgusto 1942, kiu validis parte ĝis novembro 1944. Laŭ la prezidanto de la muzikisto-sindikato la aktiveco ankaŭ nomiĝis Petrillo ban.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Plej malfrue ekde la 1930-aj jaroj oni povas paroli pri plenevoluinta muzikindustrio en Usono; estas ĉi tiu nova industria produktado de populara muziko, kontraŭ kiu Theodor W. Adorno polemikis en sia traktaĵo Über Jazz el 1936.

Kvankam la vendo de sondiskoj fine de la 1930-aj jaroj donis al la industrio altegajn enspezojn, la laborkondiĉoj de la instrumentistoj, kiuj surdiskigis la muzikon, plejparte estis treege mizeraj. La American Federation of Musicians (AFM), kiu ĝenerale estas nomata Musicians' Union (muzikisto-sindikato), strebis forigi ĉi tiun situacion.

La distra industrio troviĝis post la eniro de Usono en la Duan Mondmiliton fine de 1941 en malfacila situacio. Unuaflanke porciumadoj – ekzemple de ŝelako kiel krudmaterialo por sondiskoj – kaj specialimpostoj endanĝerigis la ĝis tiam tiel glate funkciantajn sinsekvojn, aliaflanke la registaro de Roosevelt deziris trankvilon je la „hejmlanda fronto“. Krom tio ĝi postulis de la distra branĉo, simile al la enmilitaj ŝtatoj de Eŭropo, certan propagandan kontribuon por la subteno de la propra politika agmaniero.

Celo[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de AFM, James Caesar Petrillo (1892–1984), vidis someron de 1942 la favoran okazon premi la kvar grandajn diskeldonejojn de Usono. Ĝis tiam la grandaj kvar (Columbia, Decca, Capitol kaj Victor) ĉiam povis eluzi sian merkatoregan pozicion je la propra avantaĝo.

Krom la jam nomitaj faktoroj estis decida punkto, ke pro la rekrutigoj al militservo la nombro de taŭgaj instrumentistoj – dum pacaj tempoj preskaŭ senmezura - nun subite degelis draste. Petrillo subite povis prezenti sin kiel ĉefa lobiisto de malgranda grupo de alte specialiĝintaj fakuloj.

La sindikata prezidanto disponis pri sufiĉe da politika instinkto, por klarigi tre facile pereblan kaj konsentigeblan postulon kiel celo de siaj aktivecoj: li postulis de la plej grandaj diskedonejoj garantiitan minimuman salajron por la instrumentmuzikistoj partoprenantaj surdiskigojn. Kiam la firmaestroj rifuzis ĉi tion unuanime, Petrillo malpermesis al siaj sindikatanoj, valida ekde la 1-a de aŭgusto 1942, la kunlaboradon je sonregistraĵoj.

Esceptoj kaj „strikorompantoj“[redakti | redakti fonton]

La sonregistrostriko ne estis komplete realigita. Tion kaŭzis unuflanke plua politika ŝakmovo de Petrillo, aliaflanke la lerteco de la sondiska industrio, kiu eluzis breĉon en la sistemo de la sindikato.

Kantistoj[redakti | redakti fonton]

Kantistoj male al instrumentistoj ne estis devigataj al membriĝi en AFM, por akcepti profesiajn dungitecojn. Ĉi tiun cirkonstancon eluzis la sondiskaj eldonejoj: ĉar la usona muziko disponis ankaŭ pri abunda tradicio de nurvoĉaj stiloj, ekzemple la konata barbershop, la muzikindustrio komencis grandamplekse kontrakti kun nuraj kantensembloj – ekzemple laŭ stilo de Andrews Sisters. Ankaŭ la sukceso de kantsoloistoj kiel Frank Sinatra restis netuŝitaj de la bojkoto: oni anstataŭis je surdiskigoj la instrumentakompanaĵon per (plejofte malgranda) ĥoro. Ĉar populara muziko sen tio preskaŭ ĉiam metas la kantadon en la malfonon, la publiko entuziasmite akceptis ĉi tiujn produktaĵojn kiel nova tendenco. La manko de instrumenta akompanado grandparto de la aŭskultantoj ne sentis kiel perdon.

La Venko-Diskoj[redakti | redakti fonton]

La ŝakmovo de Petrillo ligiĝis kun la graveco, kiun la muzikindustrio havis por la propagando-aparato de la militantaj nacioj. Post pli ol jaro de konsekvenca daŭrigo de la registradostriko Petrillo cedis al la peto de George Robert Vincent, pioniro de la sonregistrado kaj tiutempe leŭtenanto de la usona armeo. La 27-an de oktobro 1943 la sindikato permesis al siaj membroj, partopreni sonregistrad-kunsidojn por la novfondita eldonejo V-Disc. La „V“ staras por victory (venko) kaj montras jam sur tion, ke la diskoj de ĉi tiu firmao nure estis destinitaj por armeanoj. La libera vendo de V-Diskoj en usono estis klare malpermesita.

Fino de la bojkoto[redakti | redakti fonton]

Dum kiam la komenco de la registradostiko estas tre ekzakte datigebla, ekzistas diversaj opinioj pri ĝia fino. Capitol kaj Decca sub la impreso de la konsekvenca agado de Petrillo iom post iom cedis al la postuloj de AFM dumpase de la somero 1943. La du aliaj eldonejoj konsinderinde pli longe daŭrigis la konflikton, tamen ankaŭ ili – parte silente – interkonsentiĝis ĝis novembro de 1944 kun la sindikataj reprezentantoj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La registradostriko ĝenerale validas kiel fina punkto de la svingepoko. La perdo de la enspezoj el diskvendadoj tamen estis nur unu el pluraj faktoroj, kiuj kondukis al la pereo de la organize kaj finance tre elspezaj ĵazbandegoj (la tipa ensemblo de ĉi tiu muzikstilo).

La malgrandaj bandoj, kiuj ekzemple en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato en Novjorko evoluigis la novan ĵazstilon bibopo, ne estis rigardataj kiel danco- aŭ distrobandoj nek estis tiaj laŭ memkompreno, pro kio la klubejposedantoj ne estis kovritaj de militkaŭzitaj specialimpostoj, se ili dungis junajn muzikistojn kiel Dizzy Gillespie, Charlie ParkerThelonious Monk kun iliaj ĵazbandetoj.

La registradostriko, kiu certasence nur kreis la liberan spacon por ĉi tiu nova muziklingvo, por la muzikscienco efikas tamen ĝis nun malavantaĝa tiamaniere, ke bibopo – male al ĉiuj aliaj ĵazstiloj – dum sia komenca fazo preskaŭ ne estas dokumentita surdiske. V-Disc ne interesiĝis pri ĉi tiu klare nekomerca stilo, pro tio kelkaj malmultaj, privataj kaj teknike tre nekontentigaj koncertregistraĵoj el „Minton's Playhouse“ kaj „Monroe's Uptown House“ validas kiel muzikhistorie gravaj orientiĝopunktoj.

La dumtempa malfortigo de la pozicio de la grandaj diskeldonejoj kaŭzata de la registradostriko ebligis meze ĝis fine de la 1940-aj jaroj intertempan ekfloradon de malgrandaj sendependaj diskeldonejoj. Je ĉi tiuj ekestis multaj produktaĵoj de specialigita, malpli publikema muziko, inter tiu ne nur moderna ĵazo, sed inter alie ankaŭ klezmero.

James C. Petrillo iniciatis en 1948 lukte pro adekvataj salajroj pluan registrado-bojkoton. Dek jarojn poste li eksiĝis kiel sindikatestro kaj engaĝiĝis dum la 1960-aj jaroj kadre de la movado por civitanaj rajtoj por la forigo de la ras-apartigo en la muzikkomerco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Alkyer und John McDonough: Down Beat. Sixty Years Of Jazz. Hal Leonard, Milwaukee, 1996, ISBN 0-7935-3491-7
  • Ira Gitler: Jazz Masters of the Forties. Macmillan, New York, 1966.
  • Ekkehard Jost: Sozialgeschichte des Jazz. Zweitausendeins, Frankfurt am Main, 2003, ISBN 3-86150-472-3
  • Gunther Schuller: The Swing Era. The development of Jazz 1930–1945. Oxford University Press, New York, 1988, ISBN 0-19-507140-9
  • Scott DeVeaŭ Bebop and the Recording Industry: The 1942 AFM Recording Ban Reconsidered, Journal of the American Musicological Society, Bd. 41, 1988, S.126-165

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko