Sonta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonta situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo de Sonta

Bazaj informoj

Sonta, (serbe Сонта, kroate Sonta, hungare Szond, germane Waldau) estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Apatin.

Situo

Sonta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo al Apatin.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Post la 2-a mondmilito la germanoj (= unu kvarono de la loĝantoj) estis deportitaj. En 2002 loĝis en Sonta 4992 da homoj, (kroatoj 2966 (59 %), serboj 975 (20 %), hungaroj 267 (5 %), rumanoj 211 kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Ortodoksa preĝejo de Sonta