Sony Labou Tansi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sony Labou Tansi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1947 (1947-06-05)
en Kimwenza,  Kongo Belga
Morto 14-an de junio 1995 (1995-06-14) (48-jaraĝa)
en Brazavilo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per morto pro aidoso vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Demokratia Respubliko KongoRespubliko Kongo vd
Profesio
Okupo verkistoteatra reĝisoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sony Labou Tansi, lia vera nomo estas Marcel Ntsoni (* 5-an de julio 1947 en Kimwanza, en la tiama Belga Kongo; † 14-an de junio 1995 en Brazavilo, Respubliko Kongo) estas konsiderata grava afrika verkisto, eseisto, dramaturgo kaj poeto kiu meritas esti legata preter la limoj de Kongo kaj Afriko, kio respondas al lia deziro paroli al la tuta mondo[1].

Kiam lia unua romano estis publikigita en Francio en 1979 , li elektis Sony Labou Tansi kiel sian pseŭdonimon, omaĝe al Tchicaya U Tam'si. Furioza satiro de politiko bazita sur torturo, murdo kaj la kulto al personeco, denuncante la diktatorecon, La Vie et demie [La Vivo kaj Duono] okazas en Katamalanazio, imagita lando, Tiu ĉi romano estis laŭdata de internaciaj literauraj kritikistoj, precipe francaj, ĝis la punkto ke tiu romano estas grava verko por tuta Afriko, laŭ la vortoj de la franc-kongola verkisto Alain Mabanckou: "Se estas tri romanoj, kiuj daŭre revenas kiel gravaj en la literaturo de nigra Afriko, ili estas tiuj de Sony Labou Tansi (La Vie et demie - La Vivo kaj Duono), de Yambo Ouologuem (Le Devoir de Violence - La Devo de Perforto) kaj de Ahmadou Kourouma (Les Soleils des indépendances - La Sunoj de Sendependeco).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia plej forta verko estas "L’Etat honteux" (La honta ŝtato) [1981] poste reeldonita sub la titolo "Machin la Hernie" [2005] pri la homa kondiĉo kaj la kondiĉo de la malbono.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La Vie et demie, Éditions du Seuil, 1979.
  • La Parenthèse de sang, Hatier, 1981.
  • L'État honteux, Éditions du Seuil, 1981.
  • L'anté-peuple, Seuil, 1983. Grand Prix Littéraire de l'Afrique Noire (Granda literaturpremio de Nigra Afriko).
  • Les Sept Solitudes de Lorsa Lopez, Seuil, 1985. Premio Palme de la Francophonie.
  • Les Yeux du volcan, Seuil, 1988.
  • Le Coup de vieux, Présence Africaine, 1988.
  • Le Commencement des douleurs, Seuil, 1995.
  • L'Autre Monde', Revue noire, 1997.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Moi, veuve de l'empire, L'Avant-Scène, 1987.
  • Qui a mangé madame d'Avoine Bergotha, Lansman, 1989.
  • La Résurrection rouge et blanche de Roméo et Juliette, revuo Acteurs, 1990.
  • Une chouette petite vie bien osée, Lansman, 1992.
  • Théâtre complet, 2 volumoj, Lansman, 1995.
  • Antoine m'a vendu son destin, Accoria, 1997.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Poèmes et vents lisses, Le Bruit des autres, 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Siegfried Forster, «L’écrivain Sony Labou Tansi, une deuxième vie, 20 ans après sa mor[arkivo], RFI, la 14-an de junio 2015