PlayStation 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sony PlayStation 3)
PlayStation 3
Disvolvo Sony Interactive Entertainment
Serio PlayStation
Antaŭita de PlayStation 2
Sekvita de PlayStation 4
vdr
La PlayStation 3 de Sony apartenas al la sepa generacio de videoludiloj

PlayStation 3 (PS3) estis la tria el serio da videoludiloj de Sony, kaj anstataŭis la antaŭan videoludilon, PlayStation 2. Ĝi estis la plej kosta el la samtempaj videoludiloj (Wii, XBox 360) pro ĝiaj funkcioj kaj aparatoj. En novembro 2013 ekvendiĝis ĝia sekvanto, PlayStation 4, kaj la vendado de PlayStation 3 en pluraj landoj finiĝis en la dua jarduono de 2015, ekzemple en Nov-Zelando la 29-an de septembro.

Subteno de GNU-Linuksaj operaciumoj[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la komenco (ekde la versio 1.60 de la interna programo) PS3 havis funkcion konatan kiel «OtherOS» («Alia operaciumo»), per kiu oni povis instali en ĝian diskaparaton kaj uzi GNU-Linuksan mastrumsistemon, aŭ uzi ĝin el KD.[1][2][3]

Tamen en la versio 3.21 de la programo, la funkcio estis forigita «pro sekurecaj kialoj» (temis pri protekto de «intelekta proprieto» de Sony)[4]. Personoj, kiuj volis plu uzi la funkcion, devis rifuzi ĝisdatigi la programon, kaj tial rezigni pri kuna ludado per la servo «PlayStation Network» kaj kelkaj aliaj funkcioj.[5] Iuj homoj aĉetis la videoludilon ĝuste pro tio, ke Sony reklamis la povon uzi kaj GNU-Linukson, kaj ludojn en ĝi, do ili ekprocesis kontraŭ Sony en la nomo de Usonaj aĉetintoj-pluposedantoj de la videoludilo pri malhonesta kripligo de venditaĵo.[6][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Install Other OS (angle). PlayStation®3 System Software User's Guide. Sony Computer Entertainment Inc.. Alirita 2011-05-03.
  2. Open Platform for PlayStation 3 (angle). Sony Computer Entertainment Inc.. Arkivita el la originalo je 2007-06-05. Alirita 2011-05-03.
  3. http://www.gamespot.com/news/6162316.html
  4. 4,0 4,1 http://www.groklaw.net/article.php?story=20110218181557455
  5. http://blog.eu.playstation.com/2010/03/29/ps3-firmware-3-21-coming-april-1st/
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-17. Alirita 2011-05-03.

Videoludoj ludeblaj per PlayStation 3[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]