Sophia Loren
El Vikipedio
| Sophia Loren | |
| Naskonomo | Sophia Villani Scicolone |
| Naskiĝo | 20-an de septembro 1934 |
| Kromnomo(j) | Sofia Lazzaro Sofia Scicolone |
| Aktivaj jaroj | 1950 - nuntempo |
| Nuptopartnero | Carlo Ponti (1966 - 2007) |
| Oficiala ttt | sophialoren.com (offline) |
| Karakteriza(j) rolo(j) | Cesira en La ciociara Filumena Marturano en Matrimonio all'italiana |
| Oskar-premio | |
|---|---|
| Plej bona aktorino en ĉefrolo 1962 La ciociara Honora premio de Akademio 1991 Tutviva alporto al la monda kinematografio |
|
| Premio Ora Globo | |
| Premio de Cecil B. DeMille 1995 Tutviva alporto al la monda kinematografio |
|
| Ora Urso | |
| Honora Ora Urso 1994 Tutviva alporto al la monda kinematografio |
|
| Premio BAFTA | |
| Plej bona neangle parolanta aktorino en ĉefrolo 1962 La ciociara |
|
| César | |
| Honora premio César 1991 Tutviva alporto al la monda kinematografio |
|
| Grammy | |
| Plej bona paroligita albumo por infanoj 2004 Prokofiev: Peter and the Wolf/Beintus |
|
| Sophia Loren | ||
|---|---|---|
|
Sophia Loren en 1962 |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Sophia Loren | |
| Dato de naskiĝo | 20-a de septembro 1934 | |
| Loko de naskiĝo | Romo | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 78 | |
Sophia Loren [sofia loren] (aŭ realnome Sofia VILLANI SCICOLONE) (naskiĝis la 20-an de septembro 1934 en Romo) estas itala aktorino
Malkovrita en beleckonkursoj, ŝi — subtenate de sia onta edzo, la produktoro Carlo Ponti — rapide evoluis al unu el la plej popularaj filmaktorinoj de Italio.
Fine de la 1950-aj jaroj ŝi elprovis sin ankaŭ en Hollywood; filmpartneroj estis i.a. Cary Grant kaj Frank Sinatra. En la jaro 1961 Sophia Loren gajnis Oskaron pro sia ĉefrolo en la filmo La ciociara kaj 30 jarojn poste ŝi ricevis honoran Oskaron pro sia vivoverko.
En 1994 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Listo de filmoj [redakti]
- Peccato che sia una canaglia (Italio, 1955)
- House Boat (Usono, 1958)
- La ciociara (Italio/Francio, 1960)
- Boccaccio 70 (Italio/Francio, 1962)
- Arabesque (Usono, 1966)
- A Countess from Hong Kong (Britio, 1967)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- Pret-a-Porter (Usono, 1995)