Soponya
El Vikipedio
Soponya [ŝoponja] estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Aba.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 50 km²
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 8123
- Telefonprefikso: 22
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, inter Székesfehérvár kaj Sárbogárd. Aba troviĝas 8, Polgárdi 17, Enying kaj Sárbogárd po 23, Székesfehérvár 25 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste romianoj alvenis. Dum la turka erao la loĝantaro ofte kaŝiĝis en la marĉa ĉirkaŭaĵo. En 1936 komunumo Nagyláng (nadjlAng) aliĝis al Soponya.
Vizitindaĵoj [redakti]
Vidindaĵo estas kastelo de Zichy [ziĉi] kun kapelo kaj parko de 1807, dum la socialismo orfejo funkciis tie
Famuloj [redakti]
En Nagyláng naskiĝis ĉefepiskopo grafo Gyula Zichy.