Sopransaksofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sopransaksofono

Sopransaksofono estas saksofono de alta registro en B♭.

Ĝi havas nazecan ĝis trapenetran, tre fleksiĝeman sonon, kiu bone taŭgas por soloado aŭ por gvidado de sekcio, tamen klare malfaciligas la ludadon al komencantoj. La tonamplekso je instrumento agordita je B♭ estas a♭0 – e♭3 (e3). La tono e3 sen aplikado de specialaj teknikoj estas ludebla nur per instrumentoj havantaj alt-f♯-klapon.

Konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Sopransaksofono aperas en du konstruformoj:

  • La ĉi supre bildigita formo kun rekta korpo, laŭ du versioj: unuparta (kiel videbla sur la foto), je kiu la korko por la fiksado de la buŝaĵo sidas rekte sur la korpo, aŭ kun aparta kapopeco („S-arko“), kiel kutima je ĉiuj pli alte sonantaj (pli grandaj) saksofonoj. Ci tiu S-arko ekzistas en rekta kaj iomete kurba formo. Ambaŭ S-arkoj enhavas – kiel ankaŭ je la pli malaltsonaj saksofonoj – respektive la oktoklapon;
  • La kurba konstrumaniero, je kiu saksofono estas simile formita kiel aldosaksofono, tamen kun iomete malpli kurba S-arko. Ĉi lastan konstrumanieron kelkaj ludantoj preferas, ĉar la tono pro la orientiĝo de la sonkaliko estus onidire pli bone aŭdebla kaj kontrolebla. Pluaj avantaĝoj de la kurba formo estas la entute pli mallonga longeco, kio permesas pli malgrandan kofron, same kiel la pli favora lokigebleco de mikrofono.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Sopransaksofonon nur malmultaj soloistoj elektis kiel sia ĉefinstrumenton, tamen multaj tenorsaksofonistoj volonte elŝanĝas sian instrumenton kontraŭ la sopraninstrumento (Wayne Shorter, John Coltrane, Dexter Gordon).

Famaj sopransaksofonistoj: Branford Marsalis, Sidney Bechet, John Coltrane, Steve Lacy, Wayne Shorter kaj Kenny G.

Sopransaksofono ofte estas uzata en ĵazbandegoj, sed ankaŭ en simfoni- orkestroj kaj blovorkestroj. Tamen ne ekzistas fiksa dungiteco por nura sopransaksofonisto en orkestro. Malgraŭ sia bela sonkoloro sopransaksofono estas malofte ludata kaj pro tio ofte uzata kiel soloinstrumento, pro kio preskaŭ ne ekzistas en aranĝoj sopransaksofonaj voĉoj.

Mikrofonado[redakti | redakti fonton]

Ĉar parto de la sono je ligna blovinstrumento elpaŝs tra la funelo kaj plua parto ankaŭ tra la malfermitaj tontruoj, je rektaj lignaj blovistrumentoj ekestas la problemo, ke ununura mikrofono ne ekzakte redonas la tonon perceptatan de la aŭskultanto.

Pro tio la rektaj sopransaksofonoj kutime estas ekipataj per unu mikrofono oblikva antaŭ la sonfunelo kaj kun plua mikrofono supre de unu el la klapoj en la malsupra duono de la instrumento.

Je la kurba formo sufiĉas – kiel je aldo- kaj tenorsaksofono – mikrofono lokita super la sonfunelo, ĉar ĝi ankaŭ povas enpreni la sono forlasantan la tontruojn.

Sonekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen mallonga sonekzemplo por la sono de sopransaksofona triopo laŭ formato Vorbis (~234 kB).

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Sopransaxophon » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3544325 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)