Sopron
Sopron (ŝopron) estas urbo kun departementjuro kaj subregiona centro en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. Sopron estas germane Ödenburg, latine Scarbantia.
Enhavo |
[redakti] Ĝeneralaĵoj
- Poŝtkodo: 9400
- Telefonprefikso: 99
- Areo: 169 km²
- Loĝantaro: 56800.
Norde de ĝi situas la Lago Fertő (germane Neusiedler See), okcidente kaj sude la limo al Aŭstrio.
[redakti] Historio
En la tempo de la aŭstra-hungara imperio ĝi estis la ĉefa urbo de Burgenlando, germanlingva regioneto, kiu tamen apartenis al Hungario. Post la unua mondmilito kaj la sekva redivido de Eŭropo fare de la usona prezidento Woodrow Wilson, Burgenlando estis donita al Aŭstrio, sed Hungario atingis plebisciton en 1921, kiu mirige donis al ĝi en la urbo preskaŭ du trionojn el la voĉoj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) – plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Ödenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la Aŭstroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis komunismon, kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo Horthy ŝajnis pli sekuriga ol Aŭstrio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne laŭ sia lingvo aŭ etneco, sed laŭ sia politika sinteno.
Rezultis, ke Sopron fariĝas norde, okcidente kaj sude ĉirkaŭata de Aŭstrio. Inverse la aŭstria provinco Burgenland ne plu havis ĉefurbon. Pro tio necesis, ke la aŭstra urbo Eisenstadt (hungare Kismarton) iĝu ĉefurbo.
Pro la situo de Sopron ne estas mirige, ke Sopron ludis interesan rolon en la falo de la Fera Kurteno, kiam en 1989 pluraj centoj da GDR-anoj provis transiri la limon al Aŭstrio kaj sukcesis fari tion sen malhelpo de la hungariaj aŭtoritatoj. Pro tio poste okazis kelkaj vanaj protestoj de la mortanta GDR sed ankaŭ pluraj oficialaj dank-esprimoj de FRG al Hungario.
[redakti] Datenoj
Sopron havas ĉ. 55.000 loĝantojn. Ĝi situas je 16° 60'; de orienta longitudo kaj 47° 68'; de norda latitudo (47°41′N 16°35′O / 47.683°N, 16.583°OKoordinatoj: 47°41′N 16°35′O / 47.683°N, 16.583°O.
Iama kelta setlejo tiuloka havis la (probable latinan) nomon Scarbantia.
La proksima lago Fertő estas naturprotektejo, ankaŭ ĉe la aŭstria flanko de la lago.
[redakti] Aliĝoj
Vilaĝoj Brennbergbánya kaj Balf aliĝis al Sopron. La unua estis ĝis 1956 grava karbonminejo, la lasta situas apud lago Fertő kaj havas gravan kuracbanejon kaj mineralakvo de Balf ricevis premion "Magyar Termék-Nagydíj 2005".
Bánfalva aŭ pli longe Sopronbánfalva estas pilgrimloko. Romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1495, kiun la turkoj detruis. En 1827 la preĝejo estis renovigita. La turo estas 38 m-ojn alta.
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Famuloj
- tie mortis poetino Judit Dukai Takách
- en Balf mortis Antal Szerb
[redakti] Ligoj
La urba ret-paĝejo havas la adreson www.sopron.hu.
-
Centra placo de Sopron kun triunua kolono kaj fajroturo
|
||||||||||||||