Sopronhorpács
El Vikipedio
Sopronhorpács (ŝopronhorpaĉ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9463
- Telefonkodo:
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 850
Situo [redakti]
Sopronhorpács situas laŭ la flankovojo inter Fertőszentmiklós kaj Kőszeg.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, ferepoko, poste alvenis laŭvice keltoj, romianoj kaj hunoj. En 1241 pro la tatara invado la loko senhomiĝis, poste alvenis bavaroj. Memstara vilaĝo Lédec en 1933 aliĝis al Sopronhorpács.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas la romanika katolika preĝejo, kiu baldaŭ barokiĝis, krome kastelo de Széchenyi kune kun parko, kie troviĝas maloftaj kreskaĵoj.
