Sorĉaferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sorĉaferoj estas nocio, kiu havis en diversaj socioj kaj tempoj diversajn signifojn. La komuna por tiuj ĉi signifoj estas uzo de onidiraj supernaturaj kapabloj aŭ fortoj. Male diversa estas rilato al religio, magio, etiko. Persono, kiu praktikas sorĉadon, estas markata kiel sorĉistosorĉistino. La kredo en sorĉado estas en diversa tempo ĉeestanta en pluraj kulturoj, ĝi estas la propra precipe al kulturoj hindoeŭropaj kaj ankaŭ en hodiaŭa tempo ĝi supervivas kaj en la progresintaj kaj en la primitivaj socioj.

Eblas nur tre malfacile destini periodon, kiam la esprimo sorĉaferoj estis uzita unuafoje, same kiam unuafoje aperas fenomenoj, kiuj estas kun sorĉaferoj kunigitaj: sorĉado, konjektemaj kapabloj flugi, kontrakto kun malhelaj fortoj, ofte kunigita kun bizara seksuma konduto, imagoj proksimaj al halucinoj, religiaj misopinioj ks. Estas samtempe tre malfacile distingi, kio vere rilatis unuope al tiu konkreta fenomeno kaj kio estas sole legenda interpretado. La temo de sorĉaferoj ankaŭ ĉiam miksas sin kun nerajtigita uzo de asocioj, kiuj donas al la temo atraktivecon, kaj al la propra idea mondo de aŭtoroj, kiuj klopodas intertrakti la temon. Al la esprimoj sorĉaferoj, sorĉisto kaj sorĉistino tial ne eblas sisteme aljuĝi tute certan enhavon, ne eblas paroli pri ili sole kiel pri psikologiareligioscienca objekto.

Malnovepoka Proksima Oriento kaj Mediteraneo[redakti | redakti fonton]

La kredo en supernatureco kaj la efiko de sorĉoj estis firma parto de supervido al la mondo en la plej malnovaj civilizoj. En tiu ĉi kunteksto la sorĉado pri si mem estis etike neŭtrala (la soĉoj povis esti bonaj kaj malbonaj). La sorĉaferoj poste specife signifis malutilan uzon de sorĉoj.

La skribaj fontoj pri la sorĉaferoj aperas en malnovepoka Sumero kaj Egiptio. Sinteno okaze de kulpigo pro sorĉaferoj enhavas ankaŭ Kodekso de Hamurabi.

La ekzistado de la sorĉaferoj en antikva Grekio pruvas Homero, same tiel pruvas ilin ankaŭ romiaj aŭtoroj. Laŭ tiuj ĉi fontoj sorĉistinoj havis eblecon influi vivulojn kaj iam ankaŭ nevivajn objektojn, ofte oni aljuĝis al ili malfeliĉojn, kiuj okazis ekster logiko de ĉiu tago (neatenditaj mortoj de brutaro kaj homoj, incendioj ktp.). En fontoj ni trovas ankaŭ instrukciojn, kiel ekkoni la sorĉiston aŭ sorĉistinon kaj kiel defendi sin al ili (helpe de ekzorcado). Kelkokaze la sorĉo malutilanta dum sorĉiga uzo kontraŭ homoj povis male funkcii kontraŭ la sorĉistoj.

Multaj mencioj pri sorĉaferoj enhavas ankaŭ Biblio, inter aliaj ekz. sorĉistinon en Endoro (la 1-a libro de Samuel 28), mencio pri sorĉistoj en Egiptio (Eliro 7, 11). Sed Biblio kondutas rilate al sorĉaferoj tre negative; kiel puno pro la sorĉaferoj estis en Izraelo destinita morto (komparu Vi ne lasos sorĉistinon vivanta - Eliro 22, 17). Hebrea כּשׁף ‎ (kaŝaf, uzi sorĉaferojn) khasephah markas laŭ kelkaj modernaj lingvistoj precipe tiun, kiu malice uzas sorĉformulojn por damaĝi al homoj.

Sorĉaferoj en la kristana Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Rilato al sorĉaferoj en la mezepoka Eŭropo mallarĝe koneksis kun sinteno de eklezio. La sorĉaferoj akiris alian signifon - kia ajn praktikado de magio, sorĉoj kaj kontakto kun okultaj fortoj estas konsiderata kiel malbona. El tiu ĉi vidpunkto poste cedas diferenco inter sorĉaferoj, magio kaj sorĉado kaj ĝi enhavas ankaŭ antaŭajn paganajn praktikojn, rilate al kiu la eklezio limigis sin. La taksado de sorĉaferoj en diversaj periodoj moviĝis inter du rifuzaj vidpunktoj:

  1. La sorĉaferoj estas trompo kaj superstiĉo, la kredo al sorĉaferoj estas nekristana.
  2. La sorĉaferoj estas danĝera malbono, kontraŭ kiu necesas batali.

Ekleziaj Patroj proklamas, ke la sorĉaferoj estas trompo kaj truko kaj ke la nomo de Jesuo Kristo estas fidinda defendo kontraŭ kiaj ajn sorĉaferoj. La eklezio en malnovepoko rifuzis la sorĉaferojn prefere el la unua vidpunkto.

En la 8-a jarcento la sorĉaferojn rifuzis dum sia misio en Germanio sankta Bonifacio kiel nekristana. Karolo la Granda proklamis ŝtiparumon de konjekteblaj sorĉistinoj kiel pagana kutimo kaj ordonis puni ilin per morto. En la jaro 820 liona episkopo komune kun pluaj reprezentantoj de eklezio rifuzis konvinkon, ke sorĉistinoj povas kaŭzi malbonan veteron, flugi aŭ ŝanĝi formon.

Sed en la sekvantaj jarcentoj la kredo en sorĉaferoj denove komencis disvastiĝi. La sorĉaferoj komencis esti kunigataj en konekso kun ekspansiemo de dualismo kun kontraŭdiaj fortoj, pli konkrete kun Satano. La idean bazon por kelkaj imagoj pri la sorĉaferoj donis skolastikisma filozofio kaj teologio, en kies kadro evoluis krom alia anĝelologio kaj demonologio. Ekzemple Tomaso de Akvino tiel en fundamenta verko Summa theologiae pruvas la ekzistadon de sorĉaferoj en la 13-a jarcento kaj konkrete pri onidira praktikado de korpa kontakto kun demonoj.

Iom post iom superis la opinio, ke la sorĉaferoj estas kunigitaj kun deĵoro al diablaj fortoj, diablismo, herezo kaj rifuzado de Dio. La eklezio turniĝis al la dua vidpunkto, kaj la sorĉaferoj venis en influon de inkvizicio.

En la periodo de malfrua mezepoko, en la 15-a jarcento, estiĝas specifa okcidenta kristana superstiĉo en la sorĉaferoj; la orienta eklezio la fenomenon de sorĉaferoj kunigita kun kontrakto kun malhelaj fortoj aŭ diablo ne konas. Bildon de tia sorĉistino poste prezentas miksaĵon de diversaj imagoj, transprenitaj el pli malnovaj bildoj, inter kiuj apartenas kontrakto kun diablo, malutilanta magio, svarmado de sorĉistinoj, malutilaj sorĉoj kaŭzantaj malfavoron de vetero, malsanojn kaj morton de homoj aŭ bestoj, priregadon de homoj, flugadon ks. Sorĉistinoj kaj sorĉistoj estas identigataj kvazaŭ servistinoj kaj servistoj de Satano, oni supozas, ke ili servas al li en "nigraj mesoj" ks., kaj magiaj fortoj estas rekompenco pro tiu ĉi servo. El tio rezultas ankaŭ ilia konjektebla kunigiteco kun diablismo, superhomaj kapabloj, kiujn danke al demonoj la sorĉistino akiras, sekskuniĝo kun demonoj ktp. Organizita sintezo de tiuj ĉi imagoj estas fama libro Malleus maleficarum (Martelo kontraŭ sorĉistinoj, 1487), kiu spite al rekta rifuzo de la libro far de la eklezio fariĝis tre populara kaj inicis imagojn pri sorĉistinoj dum kelke da jarcentoj. La sorĉaferoj estis ankaŭ danke al tiu ĉi libro senĉese pli identigata kun la mondo de virinoj.

Persekutoj kontraŭ sorĉistinoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉasado de la sorĉistinoj.

Ekde la malfrua mezepoko ĝis la 18-a jarcento tiel en Eŭropo okazas forta batalo konraŭ la sorĉaferoj, kiu superkreskis en la t.n. sorĉistinajn procesojn. La puno pro la sorĉaferoj estis plimulte morto, la mortpuno estis farita surbaze de lokaj rilatoj, plimulte temis pri morto destinita al herezuloj (ŝtiparumado, ŝtonumado). La plej granda persekutado de sorĉistinoj okazis en Eŭropo en la 17-a jarcento, kun alveno de klerismo oni forlasis la persekutadon de sorĉistinoj (lasta ekzekuto okazis en la jaro 1792 en Svislando).

Praktiko[redakti | redakti fonton]

La kredo en sorĉaferoj enhavas kredon, ke ekzistas manieroj, per kiuj eblas priregi aliajn homojn; inter bazajn tiajn eblecojn apartenas la jeno:

  1. produktado de objekto simbolanta donitan personon kaj ties priregado (ne ĉiam tiu ĉi objekto devas havi ion komunan kun la priregata persono);
  2. nekromantiko, do eluzado de mortuloj;
  3. sorĉformuloj;
  4. miraklaj trinkmedikamentoj.

Uzante iun el la menciitaj manieroj aŭ per ties kombino magiisto akiras apartajn kapablojn, li povas ŝanĝi aspekton akirante potencon super siaj malamikoj. Pluaj karakterizaĵoj de magiistoj estas influitaj per lokaj tradicioj (ekz. flugado sur balailo), eklezio kaj timoj de homoj. Ĉe sorĉistinoj oni plimulte supozis nekutime longan vivon, neniam senmortecon. La sorĉistinoj ofte deĵoris al malhelaj fortoj (ekz. al diablo), alifoje ilia konduto estis motivita per propra utilo.

Sorĉaferoj en la moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La nocion sorĉistinosorĉaferoj hodiaŭ eblas dividi en kvar grupojn:

  1. membrinoj de religio Viko, kulta socio kun rilato al mitologiaj imagoj kaj al rito de Granda diino kaj Kornohava dio;
  2. okultaj sorĉistinaj socioj, en kiu virinoj estas subigitaj al viroj-magiistoj;
  3. virinoj, kiuj publike aŭ sekrete proponas certan "sortimenton" de servoj (orakolado el ludkartoj, viziado, kuracherbaferoj, sorĉformuloj ks.);
  4. virinoj influitaj de feminismo, kiuj en spirita konekso kun fojaj sorĉaferoj postulas sian rajton por memdestino de la propra vivo kaj kredo; tiu ĉi kulto plimulte tenas bazajn elementojn (akvo, fajro, aero kaj tero) kaj kunlaboron kun certaj energioj (tre proksimaj al natura religio).

Sorĉaferoj en la nuntempa literaturo[redakti | redakti fonton]

En novepoka fabelo kaj fantazia literaturo sorĉistosorĉistino estas pli prefere marko de profesio. La sorĉistoj kaj sorĉistinoj do povas esti bonaj, malbonaj kaj ankaŭ io inter tio kaj ofte la sorĉistoj komune reciproke batalas surflanke de bono kaj sorĉistoj surflanke de malbono. Interesa fakto estas, ke eĉ okaze de terure potencaj sorĉistoj kaj magiistoj ambaŭflanke estas necesaj al tiu ĉi agado (respektive al venko) pro ne ĉiam tute kompreneblaj motivoj ordinaraj homoj, kiuj fariĝas faktoro, kiu poste decidas pri la venko de bonomalbono. Tiun ĉi aperaĵon eblas ankoraŭ pli karakterize rimarki ĉe komputilaj ludoj, ĉe kiuj iam aperas pli forta okazintaĵo, kiu provas klarigi, kial sorĉistino staras sur tiu aŭ tiu flanko.

Sorĉistoj en fantazia literaturo pasas multe da tempo per studado de magia literaturo kaj esplorado de magio, iam estas fondataj por tio la tutaj universitatoj. Sed ne estadas vere, ke ĉiu povus fariĝi sorĉisto - kaj talenton por magio, diference de talento ekz. por matematiko aŭ lingvoj, ebladas malkovri per la magio jam fruinfanaĝe. Rilate al rareco de tiu ĉi talento ni tial renkontiĝas kun situacioj, kiam la talenta infano estas serĉita de sorĉisto, kiu persvadas ĝin, por ke ĝi studu ĉe li aŭ en lia universitato.

Se en apartenanta parto aperas pli da rasoj, tie estadas almenaŭ unu, kiu havas pli grandan talenton por la magio ol homoj - plej ofte tio estas elfoj.

Sorĉistinaj kultoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ novepokaj sorĉistinaj kultoj, ekz. Viko. La modernaj sorĉistinaj societoj konsideras sorrĉaferojn kiel la plej malnova prareligio - kulto de Granda diino - kreintino. Ĉefaj markoj estas senco por harmonio, kunvivado kun la naturo, sento por la naturo kaj elementoj. La sorĉistinoj plimulte adoras Dion (antaŭe de ĉasado) kaj Diinon (antaŭe de fekundeco), eventuale Diinon mem.

La novepokaj sorĉistaj rondetoj estas kreataj laŭ maniero de ĉeloj; ili havas kutime ĝis 13 membrojn. La rondetoj same kiel unuopaj sorĉistinoj havas, plenumante siajn ritojn, kantadojn kaj sorĉformuladon, aŭtonomion kaj liberecon. Akcepto en la sorĉistan rondeton okazas tra iniciado. La rondetoj estas gvidataj far de servistino aŭ servisto kun egalrajta posteno. Nek la servistino nek la servisto estas gvidantoj en signifo de "granda ĉefulo", ilia tasko estas prefere celi energion dum la ritoj.

La sorĉista kalendaro havas 12 - 13 monatojn kun festotagoj kiel ekvinokso, solstico, kvaronjaraj festotagoj, plenluno, feralioj, luperkalioj ks. La plej supera leĝo de la sorĉista magio sonas: "Faru, kion vi volas, se tio damaĝas al neniu." Tio krom alia signifas, ke la sorĉistino ne devas influi ies liberan volon, t.e. ŝi ne kaŭzigas ĉe konkreta homo amon ks. Kelkaj kvazaŭaj sorĉistinoj proponas pere de ĵurnal-anonco siajn servoj pro honorario - apartenas al ili krom alia numera loterio, orakolado el kristala globo, horoskopoj, svatado kaj senigado de kunulo je longeco per magiaj praktikoj.

Kio ne estas sorĉaferoj[redakti | redakti fonton]

Konata progreso de trapikado de pupoj ne apartenas inter praktikojn de sorĉaferoj, sed en vuduon.

Adorado de Satano (Diablo) apartenas en satanismon.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • DINZELBACHER, Peter. Ĉu sanktulinoj aŭ sorĉistinoj? Prago : Vyšehrad, 2003. ISBN 80-7021-650-6.
  • Moto „Hexen“ in Lexikon für Theologie und Kirche. Freiburg in Br.; Basel; Rom; Wien: Herder, 1996, s. 79-81.