Sorĉbastono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu formo de sorĉbastono.

Sorĉbastono estas fikcia helpilo de sorĉistoj kaj sorĉistinoj, laborilo por apliko de magio, kiu menciiĝas ekde la antikvaj kaj mezepokaj legendoj pri sorĉado, en multaj fabeloj, kaj nuntempe aparte en fantastaj romanoj, filmoj kaj komputilaj ludoj. Tian rekviziton ankaŭ uzas scenejaj magiaj iluziistoj.

Formoj

La "klasika" sorĉbastono, en formo kiu dumlonge uziĝis de magiaj iluziistoj kaj kiu korespondas al plej kutima imago pri la aĵo, estas ligna bastono kun proksimume 30 centimetroj da longo kaj 5 ĝis 10 milimetrojn da diametro. En iuj kazoj ĝia ekstero videbligas la lignan strukturon, en aliaj kazoj estas nigre lakigita, foje kun blanke lakigitaj du finaĵoj. "Modernaj" sorĉbastonoj kutimiĝintaj de scenejaj iluziistoj dum la 20-a jarcento, pli malgrandiĝis kaj sveltiĝis, kaj krome havas maksimume unu pli hele lakigitan finon, nome tiun, kiun la magiisto turnas for de sia korpo al la prisorĉinda objekto kaj "el kiu elvenu la magio". Iuj sorĉbastonoj havas tenilon por la magiista mano tenanta ĝin, aliaj ne, sed preskaŭ ĉiuj havas iom pli da diametro en la flanko kiun oni tenas enmane.

Magiaj iluziistoj ne vere sorĉas per la laborilo, sed uzas ĝin por forturni la atenton de la publiko de iu alia punkto, en kiu iluzia truko estas preparata. La fikciaj magiistoj de legendoj kaj romanoj tamen ja vere sorĉu per sia ilo.

Sorĉbastonoj en fikcio

Unu el la plej malnovaj dokumentoj pri sorĉbastono estas la legendo pri Moseo en la juda Torao respektive kristana Malnova Testamento. Tie la gvidanto de la juda popolo impresas per la transformigo de sia ligna bastono al metala stango kaj ankoraŭ prezentas aliajn magiajn transformigojn de ĉirkaŭaj objektoj per la bastono.

En fabeloj, poemoj kaj en la moderna fantastaj literaturo - inkluzive de korespondaj filmoj kaj komputilaj ludoj – sorĉobastonoj estas gravaj iloj de magie talentaj estaĵoj, kiel feinoj, sorĉistoj ktp. En multaj kazoj necesas kombino de sorĉbastono kaj magia formulo, por ke magia ago efiku.

Sorĉbastono plej ofte estas proksime ligita al sia "posedanto". Se ĝi perdiĝas aŭ detruiĝas la posedanto en multaj kazoj perdas siajn magiajn kapablojn aŭ parton de ĝi.

En la romana serio La Mastro de l'Ringoj la sorĉbastono de la magiisto Gandalf origine estas migra bastono, en kiun eblas enmeti magian kristalon, por krei lumon.

En la romana serio pri Hari Poter kaj lia fikcia magia universo temas pri mallonga ligna bastono kun kerno el ekzemple feniksa plumo, drakokora fibro aŭ unukornula vostoharo , kiu mem elektas sian posedanton.