Sorĉistinaj procesoj en Torsåker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sorĉistinaj procesoj de Torsåker okazis en 1675 en Torsåker, Svedio. Ĝi estis la plej granda sorĉistinproceso en Svedio iam ajn.

Laurentius Hornaeus[redakti | redakti fonton]

Ĉio komenciĝis, kiam Laurentius Christophri Hornaeus de la paroĥo Ytterlännäs estis ordonita de Johannes Wattrangius, de la paroĥo Torsåker, esplori sorĉistinecon en sia paroĥo. Ytterlännäs kaj Torsåker estis ambaŭ en la diocezo de Härnösand. Hornaeus estis zelota en sia laboro - je la tempo, kiam estis finita lia tasko, 71 homoj, el ili 65 virinoj (proksimume unu kvinono de la tuta virinaro en la regiono) kaj ses viroj, estis senkapigitaj kaj ŝtiparumitaj. Tio estis la plej granda sorĉistina persekuto en Svedio, kaj ĝiaj ĉiuj ekzekutoj okazis dum unu tago, tre verŝajne la plej granda amasmortigo de akuzitaj sorĉistinoj en registrita historio.

La akuzo estis grandparte pri forkonduko de infanoj, kaj patro Hornaeus devigis infanojn atesti kontraŭ la akuzitaj virinoj. Li ankaŭ ordonis al du knaboj stari ĉe la kirka pordo kaj fingromontri al virinoj, kiuj havas sorĉistinan markon sur la frunto.

La persekuto de "sorĉistinoj" en Svedio daŭris ĝis 1676, kiam en Stokholmo oni ekzekutis Malin Matsdotter. La aŭtoritatoj pruvis, ke la infanaj atestantoj mensogis kaj en 1677 ordonis al ĉiuj pastroj predike diskonigi, ke oni jam definitive forpelis la sorĉistinojn el la lando, tiel ke pliaj sorcistinaj procesoj estus ne pravigeblaj.

La du knaboj, kiuj en Torsåker fingromontris al virinoj, estis trovitaj kun tratranĉita gorĝo.

La eventoj estis registritaj de Jöns Hornaeus, nepo de Laurentius, laŭ diktado de ties edzino, sia avino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]