Sor Juana Inés de la Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Retrato de Sor Juana Inés de la Cruz (Miguel Cabrera).jpg

Fratino Johana Ines de la Kruco (hispane kaj plennome: Juana Inés de Asbaje y Ramírez de Santillana, plej konata kiel Sor Juana Inés de la Cruz, naskiĝis en (San Miguel Nepantla, la 12-an de novembro 1651 - mortis en Meksikurbo, la 17-an de aprilo 1695) estis monaĥino kaj verkistino novhispana de la Ora epoko. Ŝi kultivis la lirikon, la auto sacramental kaj teatron, samkiel la prozon. Pro graveco de ŝia verkado, ŝi ricevis surnomojn kiaj «la fenikso de Ameriko», «la Deka Muzo» aŭ «la Deka meksika Muzo».

Je tre frua aĝo, ŝi lernis skribadon kaj legadon. Juana apartenis al la kortego de Antonio de Toledo y Salazar, markizo de Mancera kaj 25a vicreĝo de Nova Hispanio. En 1667 ŝi eniris en monaĥejon por tute dediĉi sin al la literaturo. Ŝiaj plej gravaj mecenatoj estis la markizoj de Laguno, vicreĝoj de Nov-Hispanio, kiuj publikigis ŝiajn verkojn en Hispanio iberia. Ŝi mortis pro epidemio la 17-an de aprilo 1695.

Sor Juana Inés de la Cruz okupis kune kun Juan Ruiz de Alarcón kaj Carlos de Sigüenza y Góngora, elstaran lokon en la novhispana literaturo. En la lirika kampo, ŝia verkado similas al la hispana baroko en la malfrua etapo. La lirika verkado estas preskaŭ la duono de la tuta verkado de Sor Juana, kaj en ĝi ariĝas la kulturo de Nova Hispanio, la kulteranismo de Góngora kaj la konceptismaj verkoj de Quevedo kaj Calderón.

La dramverkoj de Sor Juana varias de religiaj aferoj al sekularaj. Ŝiaj plej elstaraj verkoj en ĉi ĝenro estas Amor es más laberinto, Los empeños de una casa kaj serio de autos sacramentales adaptitaj por la ludado en la kortego.