Sorkikápolna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sorkikápolna (ŝorkikApolna) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. La loknomo devenas el kapelo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario).

Sonorilostablo en Sorkikápolna
Vilaĝdomo de Sorkikápolna

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sorkikápolna situas sur ebenaĵo, laŭ la fervojo inter Szombathely kaj Vasvár, krome laŭ la flankovojo inter Szombathely kaj Rába.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1411 en formo "Kapolna". En 1941 memstara municipo Sorkitótfalu aliĝis al Sorkikápolna. En Sorkikápolna migra poŝto servas.

Komunumoj pri kápolna (= kapelo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Csicsókápolna Erzsébetkápolna Kápolna Kápolnás Kápolnásfalu Kápolnásnyék
Kemeneskápolna Kerkáskápolna Lentikápolna Sajókápolna Sorkikápolna Tornakápolna