Sorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorne
Sorne supre de Undervelier
rivero
Bazaj informoj
Longeco 29 km
Akvokolekta areo 209 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 035 m
Enfluejo Birs
- Alteco 409 m
Geografio
Alfluantoj Ruisseau de Soulce kaj Tabeillon
Rivero en Svislando
vdr

Sorne estas rivero en Kantono Ĵuraso kaj Kantono Berno. Ĝi estas unu el la ĉefaj alfluantoj de Birs kaj apartenas al la riversistemo de Rejno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivereto Sorne fontas sur alteco de 1035 m s.m. oriente de la vilaĝocentro de Les Genevez ĉe la koordinatoj 47° 15′ 25″ N 7° 7′ 50″ O / 47.25694 °N, 7.13056 °O / 47.25694; 7.13056 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 25″ N 7° 7′ 50″ O / 47.25694 °N, 7.13056 °O / 47.25694; 7.13056 (mapo) en Kantono Ĵuraso.[1]

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

Post ĝia fonto la rivero fluas unue tra la Valo de Bellelay en Kantono Berno, tiam trans la Ravino de Pichoux sur la teritorio de Sornetan al la teritorio de la ĵurasa komunumo Haute-Sorne, kiu ricevis sian nomon de la rivero, kun la vilaĝoj Undervelier, Glovelier kaj Courfaivre, por fine alveni en la kantonĉefurbo Delemonto. Antaŭ Undervelier la rivereto fluas tra mallarĝa valo, kie al ĝi alfluas la rojo Ruisseau de Soulce kaj kie troviĝas la pilgrima Groto de Sankta Kolombino.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

Nordoriento de Delemonto sur alteco de 409 m s.m. Sorne alfluas al Birs.[2]

Akvoenergio[redakti | redakti fonton]

La akovenergio de la rivero estis uzata pere de metalverkoj kaj diversaj muelejoj en Undervelier.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]