Soroksár
El Vikipedio
Soroksár [ŝorokŝAr] estas la 23-a distrikto de Budapeŝto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- poŝtkodoj: 1237-1239
- areo: 41 km²
- loĝantaro: 20 600 en 2003
- koordinatoj: 47°23′N 19°06′O / 47.383°N, 19.1°OKoordinatoj: 47°23′N 19°06′O / 47.383°N, 19.1°O
Monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito en Soroksár
Situo [redakti]
Soroksár situas en suda parto de Budapeŝto laŭ Danubo-branĉo.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo okazis el la 14-a jarcento. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste germanoj refondis ĝin en 1724. Dum regado de Maria Teresia la vilaĝo iĝis kampurbo kun rajto de bazarado. Fine de la 19-a jarcento la rango ŝanĝiĝis al grandvilaĝo. En 1891 vivis tie 12 143 loĝantoj (4410 hungaroj, 7120 germanoj, 160 slovakoj) en 1366 domoj. Post la 2-a mondmilito oni deportis 3898 germanojn al Germanio. Soroksár kune kun Pesterzsébet aliĝis al Budapeŝto en 1950 formantaj la 20-an distrikton. En 1956 en la proksimeco tertremo okazis. En 1994 Soroksár iĝis sen Pesterzsébet distrikto de la ĉefurbo.
Trafiko [redakti]
Vidindaĵoj [redakti]
- paroĥa romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria de 1761
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondomilito