Lostallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sorte)
Lostallo
Blazono de Lostallo
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Mesoko
Koordinatoj  46° 18′ 50″ N 9° 11′ 53″ O / 46.31389 °N, 9.19806 °O / 46.31389; 9.19806 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 50″ N 9° 11′ 53″ O / 46.31389 °N, 9.19806 °O / 46.31389; 9.19806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 680
Areo 50,86 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 6558
Komunumkodo 3821
Mapo de Lostallo

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lostallo estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lostallo estas la plej suda de la tri komunumoj de la komunumaro Mesoko sur la suda flanko de la San-Bernardino-Pasejo. Al la komunumo, kiu situas ĉe la bordo de la rivero Moësa, apartenas krom la ĉefvilaĝo Lostallo la vilaĝetoj Cabbiolo en nordo de la komunumo kaj Sorte en sudo. En Lostallo situas akvoelketrejo kun baraĵlago en la Valo de Arbola, kiu utiligas la orientajn alfluantojn de la rivero Möesa.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lostallo limas en nordo al Soazza, en nordoriento al Menarola (Italio), en sudoriento al Gordona (Italio), en sudo al ekskalvo de Verdabbio, en sudsudokcidento al Cama, en sudokcidento al Verdabbio, kaj en nordokcidento al Cauco.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo de Lostallo estas la itala.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la komunumo pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lostallo datiĝas el la jaro 1219 jam per la hodiaŭa formo Lostallo. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Lostallo apartenis al la Supera Tribunalo de Mesoko, kiu tiam estis transformita al la hodiaŭa komunumaro Mesoko. Per la reformo Lostallo fariĝis politika komunumo de la komunumaro Mesoko en la tiam kreita distrikto Moësa de Kantono Grizono. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]