Sosnowiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sosnowiec
pole: Sosnowiec; ĉeĥe: Sosnovec; germane Sosnowitz)
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sosnowiec
Ŝtato Pollando Pollando
Vojevodio Silezia Provinco
Distrikto Sosnowiec (urbo kaj distrikto)
Situo Sosnowiec
 - alteco 250 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ N 19° 10′ O / 50.300 °N, 19.167 °O / 50.300; 19.167 (mapo)
Areo 91,06 km² (9 106 ha)
Loĝantaro 217 638 (2010-12-31)
Denseco 2 390,05 loĝ./km²
Fondo 1902
Urbestro Kazimierz Górski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 41-200 - 41-225
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SO
TERYT 247501 1
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Sosnowiec
Retpaĝo: www.sosnowiec.pl
Portalo pri Pollando
Map
Ĉefa Stacidomo en Sosnowiec (nuntempe)

Sosnowiec (legu: sosnovjec, antaŭa nomo: Sosnowice; silezie: Sosnowjec; ĉeĥe: Sosnovec; germane Sosnowitz) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al Urbo kun rajtoj de distrikto.

Iom pri la urbo[redakti | redakti fonton]

La Bapto de Litovio, fresko de W.Tetmajer en la katedralo
La Ortodoksa Preĝejo de Kredo, Espero kaj Amo
La Ortodoksa Preĝejo de Kredo, Espero kaj Amo
La Evangelia Preĝejo fondita de Henriko Dietel
Kongres-centro de la Atestantoj de Jehovo

Malfacile estus, al nia urbo, rivali kun historio kaj antikvaĵoj de VroclavoKrakovo, tamen sendube estas en Sosnowiec lokoj specifaj kaj vidindaj. Por ni, sosnowiec’anoj, ili signifas multon, ĉar ili estas nia pasinteco kaj historio, historio de de niaj avoj kaj praavoj.

Vidindaj perloj de arkitekturo altiras atenton ne nur de la turistoj, sed ankaŭ de la artfakuloj. Silezia Centro de la Kultura Heredaĵo rekonis palacojn el Sosnowiec kiel plej belaj rezidejoj en la regiono en turnopunkto de la du jarcentoj 19a kaj 20a. Ni instigas al pli proksima ekkono de nia urbo.

Sendube unu el plej interesaj kaj plej belaj lokoj, kiujn valoras viziti en Sosnowiec estas 19-jarcenta palaco de Henriko Dietel (legu: Ditel). Aktuala palaco havas novbarokan stilon. Aktualaj posedantoj gvidas kompleksan restaŭradon danke al kio la objekto revenas al sia splendora aspekto.

Sekva loko sur la promena vojo tra Sosnowiec estas baroka rezidejo de la Palaco de Schön-familio (legu: Ŝen), en kiu estas instalita muzeo. Per originaleco ravas la ĉefa vestiblo kaj ŝtuparo gvidanta al unua etaĝo de la Palaco, kun tie troviĝantaj admirindaj vitraloj. Valoras ekvidi ankaŭ arbojn kreskantajn en la loka parko. Spertuloj distingas ĉi tie vere interesajn plantaĵojn importitajn el la tuta mondo. Parko estas ankaŭ preferata promenejo de sosnowiec’anoj.

Vizitkarto de la urbo estas restaŭrita Ĉefa Fervoja Stacidomo, kies ekeston rezultis tracea plano kiel nodo de la varsovia-viena fervojo. Ĝi estis konstruita en 1859 jaro en novklasika stilo kun etaj adaptigoj kaj modelita laŭ pli frue realigita projekto de domego de la Viena Stacidomo en Varsovio.

Interesaj estas sortoj de la plej antikva vidindaĵo en la urbo, la Kastelo en Sosnowiec-Sielec. Unuaj mencioj pri la konstruaĵo devenas de la 1403 jaro (aŭ eĉ pli frue el la 14a jc). Jam tiam en loko de aktuala kastelo ekzistis Mezepoka fortikaĵo. Bedaŭrinde, ĝis aktualaj tempoj principe konserviĝis neniuj restaĵoj.

Krom vidindaj laikaj objektoj ekzistas en la urbo interesaj sakraj antikvaĵoj. Inter ili specialan atenton meritas la Katedrala Preĝejo al Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj la Ortodoksa Preĝejo. La katedralo estis konstruita dum la jaroj 18931906 en novromanika stilo. Interne de la preĝejo troviĝas freskoj, eksponantaj scenojn el pola historio, pentritaj de krakovaj eminentaj artistoj kiel Włodzimierz Tetmajer kaj Henryk Uziembło (legu: uziembŭo). Włodzimierz Tetmajer estas aŭtoro de multaj polikromioj ornamantaj polajn antikvaĵojn i.a. La Katedralon sur Vavelo, preĝejon en Wieliczka (legu: Vjeliĉka), en Kalisz (legu: Kaliŝ) ĉu en Kalwaria Zebrzydowska (legu: Kalvarja Zebĵidovska). La urbo Sosnowiec de multaj jaroj finance patronas restaŭradon de la pentraĵoj, kiuj laŭgrade reakiras originan brilon.

La ortodoksa Preĝejo al Kredo, Espero kaj Amo situas en proksimeco de la ĉefa stacidomo. Ĝi estis konstruita en la jaroj 18881889, por lokaj rusoj, fervojistaj laborantoj kaj administraj oficistoj. Fondusojn por ĝia konstruo oni akiris danke al socia kvestado. La konstruaĵo masonita de brikoj kaj ŝtonoj estis fondita sur plano de egallatera kruco. Centra, okflanka parto estis kronita de bulboforma kasko. Kvaretaĝa kampanilo distingas sosnowiec’an ortodoksan preĝejon el inter aliaj similaj sanktejoj aperintaj ĉe fino de la 19a jarcento.

Valoras ekkoni Sosnowiec kaj lokojn, pri kiuj skribas gvidlibroj. Jen vera historio, historio de homoj, kiuj konstruis la urbon kaj estis ĝia grava komponanto. Valoras do de proksime ekvidi kaj eksenti etoson de la unika loko.

Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

Sosnowiec, La Placo de Centjariĝo, populare nomata "Pato"
Sosnowiec, La Placo de Centjariĝo, populare nomata "Pato"
Urbodomo
Karbominejo Kazimierz / Kazimiro
Silezia Universitato, la Geoscienca Fakultato
La Silezia Universitaro, Novfilologio
Silezia Universitato - la Informadika Fakultato
Domego de la iama Liceo je la nomo de Stanisław Staszic (legu: Stanislao Staŝic)
La kvartalo Środula (legu: Ŝrudula) en vintro

Sosnowiec kiel urbo povas sin laŭdi pri preskaŭ cent kelkjara historio (urborajtoj ekde la jaro 1902). Tamen mencio pri setlado sur ĉi terenoj estas pli malnovaj kaj retroiras tempon de la reĝa dinastio de Piastoj. Unuaj dokumentoj pri Zagórze (legu: Zaguĵe), situanta en aktualaj administraj limoj de Sosnowiec, devenas el la jaro 1228. Same malnova estas najbara Klimontów. Laŭ plej malnovaj mencioj, Klimontów estis vilaĝo posedita iam de kavaliro Klimunt. Dokumentoj el la 14-a jarcento mencias tiajn vilaĝojn kiel: Milejowice (legu: Milejovice) kaj Pogonia (legu: Pogonja) (probable Litovaj Postkurantoj). 200 jarojn poste ni povas jam akiri informojn pri setlejo Mrowisko (legu: Mrovisko) (Formikejo), kiu poste ŝanĝas sian nomon je Modrzejów (legu: Modĵejuv) (Larikejo) kaj Niwka (legu: Nivka) (Kampeto).

Interesaj estas ankaŭ la sortoj de plej malnova antikvaĵo en la urbo – Sielec’a Kastelo. Unuaj mencioj pri la konstruaĵo devenas el la jaro 1403. Jam en tiamaj tempoj sur loko de la nuna kastelo ekzistis mezjarcenta fortikaĵo. Bedaŭrinde, konserviĝis principe neniuj postsignoj.

Terenoj, sur kiuj nun troviĝas Sosnowiec, eniris en konsiston de la Siewierz’a Reĝlando (legu: Sjevjeĵa) kaj estis propraĵo de sileziaj princoj, poste transiris sub regadon de krakovaj episkopoj. La teritorio en la jaro 1790 estis enkorpigita al reĝaj teroj de la Pola Krono. Post la tria dispartigo de Pollando en la jaro 1795 setlejoj konsistigantaj tiam la nunan terenon de Sosnowiec troviĝis komence sub prusa regado, ekde la jaro 1807 estis en Varsovia Duklando kaj fine post la jaro 1815 estis enkorpigitaj en la t.n. Polan Reĝlandon / Kongresa Pollando (sub la rusa okupacio).

Dinamika disvolviĝo de Sosnowiec en la 19-a jarcento estas ligita kun malkovro de riĉaj mineralaj tavoloj, antaŭ ĉio de la ŝtonkarbo kaj kun evoluo de la fervoja reto. En la jaro 1848 en Maczki (legu: maĉki) (proksime de Sosnowiec) oni konstruis fervojan stacidomon. Tiam la setlejo Maczki nomiĝis Granica (= limo), ĉar ĝi situis ĉe limo de la du imperiaj okupantoj – la rusa kaj la aŭstra-hungara. En la jaro 1859 sekva fervoja stacidomo estis fondita en centro de la estonta urbo Sosnowiec. Tiam oni konstruis vojobranĉon de la Varsovia-Viena Fervojo.

Disvolviĝo de la urbo en la 19a jarcento estis strikte ligita kun ĝia krudminerala bazo kaj kun ĝia ĉelima situiĝo. Unuaj ŝtonaj karbominejoj fondiĝis ĉe komenco de la tiama jarcento. Ili estis: „Nadzieja Ludwika” (Espero de Ludoviko), „Maurycy” (Maŭricio), „Pogoń” (Litova Postkuro), „Ostra Górka” (legu: Ostra Gurka) (Kruta Monteto), „Wiktor” (Viktoro-virnomo), „Szarlota” (Ŝarloto-virinnomo).

En la jaro 1882 estis funkciigitaj zinkokofandejoj: „Anna”, „Ludwik” kaj „Milowice”. Poste estis fonditaj: zinka laminatejo „Emma” kaj fabriko de zinka oksido. Precipe dinamike evoluis la industrio ekde fino de sepdekaj jaroj de la 19a jarcento. Fondiĝis tiaj entreprenoj kiel: “Hrabia Renard” – karbonminejo, kombillana ŝpinejo de H.Dietel, teksejoj de Schön-familio, “Fitzner kaj Gamper” - fabriko de vaporkaldronoj (1880), fera laminatejo de Hulczyński (lgu: Hulĉinjski), ”Puszkin” (legu: Puŝkin) – fandejo (1882), “Aleksander” – fandejo (1882), “Katarzyna” (legu: Kataĵina) – fandejo (1883) kaj multaj aliaj.

Rapida disvolviĝo de vilaĝoj kaŭzis, ke loĝantoj kaj entreprenantoj klopodis ricevi urborajtojn. Danke al interveno de industriistoj la Gubernia Oficejo de Piotrków (legu: Pjotrkuv) en la jaro 1885 unuafoje direktis al Varsovia Ĝenerala Gubernatoro la projekton fondigi urbon Sosnowiec. Nur post 17 jaroj pli poste, en la junio de la jaro 1902., caro Nikolao la 2-a ordonis per ukazo, ke: „... setlejon Sosnowice apartenanta al distrikto Będzin, de Piotrków-gubernio kun apudaj setlejoj, ekestintaj sur kortegaj terenoj de Gzichów (legu: Gziĉuf) kaj Sielec-bienejoj kaj kun vilaĝaj terenoj: Stary Sosnowiec, Pogoń (legu: Pogonj), Ostra Górka (legu: Gurka), Kolonia Radocha (legu: Kolonja Radoĥa) kaj setlejo de Blumental el Niwka (legu: Nivka) kune kun konvenaj partoj de la fervojaj varsovia-viena-grundoj, alinomigi je la urbo nedistrikta kun nomo Sosnowice. Ĝi ampleksis tiam 19 km2 kaj proksimume 60 mil da loĝantoj.

En la sama jaro alvenis la mondon plej fama poste loĝanto de la urbo – Jan Kiepura, unu el la plej mondfamaj tenoroj. Malgraŭ ke li ne loĝis longe en Sosnowiec, li neniam kontestis sian naskiĝlokon. Eĉ estinte ĉe zenito de sia fameco kaj populareco ĉiam ripetadis, ke li estas “knabo el Sosnowiec”.

Jam 12 jarojn post ricevo de urbaj rajtoj Sosnowiec nombris 118 mil da loĝantoj. Oni inkludis al ĝi sekvajn kvartalojn: Konstantynów kun Pekin kaj Środula, Milowice, Dębowa Góra, Modrzejów i dwór Zagórze. En 1953 jaro oni almetis sekvajn kvartalojn kiel: Niwka (legu: Nivka), Dańdówka (legu: Danjufka), Bór (legu: Bur), Bobrek kaj Jęzor (legu: Jenzor). Finan teritorian formon la urbo ricevis en la jaro 1975, kiam estis almetitaj al ĝi ĉirkaŭaj urbetoj kiel: Kazimierz Górniczy (legu: Kazimjeĵ Gurniĉi) kun Porąbka (legu: Porombka), Klimontów Maczki (legu: Klimontuf Maĉki) kaj Zagórze (legu: Zaghuĵe).

Urba blazono estis projektita de urba arkitekto Stefan Wyszewski (aŭ Byszewski) (legu: Biŝevski), kiu (la blazono) en neŝanĝita formo funkcias ekde la jaro 1904. Dinamika disvolviĝo de la urbo estis bremsigita de la Unua Mondmilito. Dum la militaj operacioj kaj okupacio dertuitaj estis multaj industriaj entreprenoj kaj minejoj. Sosnowiec’anoj tuj post liberiĝo aktive sin engaĝis en helpoakcion por loĝantoj de Silezio dum ĉiuj tri Sileziaj Ribeloj. Ĉi tie troviĝis postenoj de spionagentejoj, varbagentejoj kaj punktoj de armilo-, municio kaj instrumentara transĵetado. En Sosnowiec fondiĝis Helpo-Komitato por Suprasilezianoj, funkciis ribela stabo, hospitaloj kaj eĉ oni eldonis gazetaron.

Malgraŭ grandaj militaj difektoj kaj homperdoj, industrio sur la terenoj rapide leviĝis post la ruiniĝo. Fondiĝis ĉitempe multaj novaj entreprenoj kaj firmaoj. En la jaro 1927 Sosnowiec estiĝis sidejo de la Industria-Komerca Ĉambro, laboroj ampleksis larĝan sferon de problemoj ekonomiaj, socialaj, juraj ktp.

Sekvajn dramecajn momentoj nia urbo travivis en la jaro 1939. Germanoj enpaŝis en Sosnowiec la 4-an de septembro kaj jam ĉitage ekzekutis publike kaj unuope kelkdek personojn - polojn kaj judojn. La 8-an de aŭgusto 1940 germanaj ĝendarmoj pafmortigis 10 personojn kondamnitajn al morto pro "malutila ekonomia agado". En Środula-kvartalo estis organizita de hitleranoj, geto, al kiu estis transportitaj judoj el tuta Zagłębie. La 15-an de septembro 1941 apud Kazimierz Górniczy, nun kvartalo de la urbo, kaj apud Piotrków Trybunalski germana sekureca polico pafmortigis pli ol 800 personojn. Post kelkaj jaroj de okupacio Ruĝa Armeo konkeris la urbon la 27-an de januaro de la jaro 1945. La tempo de milito kaj okupacio ne estis favora por Sosnowiec. Postmilte loĝis nur 86 mil da personoj. Senprokraste post finiĝo de militaj operacioj oni aliris rekonstruon de la urbo kaj industriaj entreprenoj. Oni investis antaŭ ĉio en pezan industrion, fondiĝadis minejoj fandejoj kaj kaj entreprenoj por maŝinkonstruado.

Kulminan evoluon la urbo travivadis en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam kiel unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PZPR) estis elektita sosnowiec’ano Edward Gierek. La kontraŭversia, por multaj historiistoj, figuro, estas alte taksata kaj rekonata en Zagłębie. En la sama tempo sur tereno de la urbo fondiĝis novaj domkvartaloj ekzemple en Zagórze kaj Środula. Rekonstruita estis komunikacia sistemo, kiu ĝis nun solvas komunikajn problemojn en la urbo, post 30 jaroj de iamaj investadoj, eĉ dum kulmina trafiko, en la urbocentro malofte ŝtopiĝas aŭtocirkulado.

Sekvan turnopunkton alportis komenco de la 90aj jaroj de la 20a jarcento. Al Sosnowiec ĝi estas antaŭ ĉio formiĝo de forta distrikta municipo, restrukturo de ekonomio, privatizado de la entreprenoj, evoluigo de merkato kaj servoj. Kaŭze de konstitucia transformiĝo kaj enkonduko de konkurenca merkato, multaj industriaj branĉoj eniris ekonomian krizon. Multaj malmodernaj entreprenoj ĉesis ekzisti, ankaŭ estis fermitaj (pro politikaj kaŭzoj) kelkaj minejoj. En tia situacio Sosnowiec devis ŝanĝi sian ekonomian aspekton. La urbo fariĝis plejparte servocentro, fondiĝas ankaŭ novaj modernaj entreprenoj. Favorigas tion interalie kreita sur distrikta tereno en la junio de la jaro 1996, danke al peno de Urba Estraro, subsfero de Speciala Katowice’a Ekonomia Zono.

Surbaze de la konstitucio el la 5a de junio de la jaro 1998, Sosnowiec ekde la 1a de junio de la jaro 1999 estas denove urba distrikto. Unu el la plej esencaj eventoj en historio de la urbo estis vizito de la Papo Johano Paŭlo la 2-a en junio de la 1999. La Papo renkontiĝis kun kelkcent mil da kredantoj el tuta Zagłębie (legu: Zagŭembje), sur placo en la mezo de la domkvartalo en Zagórze (legu: Zaguĵe).

Ekde komenco de la 21a jarcento Sosnowiec radikale ŝanĝiĝas. Trakonstruo de la urbocentro kune kun fervoja stacidomo estiĝis vizitkarto de Sosnowiec. Danke al la plej granda, ĝis hodiaŭ, distrikta investado, la ĉefurbo de Zagłębie povas merite ĝui plezuron pro la plej bela kaj la plej moderna el inter urbocentroj en Pollando. Evoluaj ŝanĝoj progresas, danke al tio komencis malaltiĝi senlaboreco kaj tio signifas, ke la plej malfacilan transformiĝon Sosnoviec jam posthavas.

Muzeo en Sosnowiec[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1985 jaro la Sosnowiec’a Muzeo funkciis kiel Filio de Suprasilezia Muzeo en Bytom. Transprenita de sosnowiec’a komunumo la 1-an de januaro 1995 jaro, Sosnowiec’a Muzeo havas propran sidejon en iama rezidejo, palaco de sosnowiec’aj fabrikantoj Schön-fratoj. Pitoreske situanta palaco, ĉirkaŭita de parko kun valora arboprovizo, suprenlevita estis ĉe dekandenco de la 19a jarcento.

Aktuale en la eksterordinara ĉirkaŭaĵo organizataj estas ekspozicioj kaj praekspozicioj altirantaj loĝantojn de la urbo kaj regiono. Al la plej interesaj tem-ekspozicioj oni povas alkalkuli: Pri Jan Matejko alie, Leon Wyczółkowski (legu: viĉuŭkovski), Pentroarto – desegno – grafiko, Picasso, Jerzy Duda-Gracz, Bildoj provinciaj-komunumaj, Pola kristalo ĉe fino de la 20-a jarcento aŭ Hieroglifoj – sanktaj signoj de la Egiptujo. Tradicie de multaj jaroj la Muzeo, enkadre de kultura interŝanĝo, pruntas ekspoziciojn el eksterlandaj muzeopostenoj. Kaj ekzemple el Ołomuniec / Olomouc: Migrado tra deknaŭjarcentaj Moravio kaj Aŭstria Silezio (2000); el Czadca – Slovakiaj paska ovoj (2002); el Ostrava - Paskofesto en Ostrava (2003); el Medzilaborec (Slovakio) – Andy Warhol – Sosnowiec 2002. Perceptado de la vivo kaj kreaĵo.

Fako de arto[redakti | redakti fonton]

La fako de arto posedas kelkcent objektojn el sfero de pola moderna arto kiel: pentraĵoj, grafikaĵoj, desegnaĵoj. La kolekto havas lokan karakteron ĉar reprezentas antaŭ ĉio kreemon de sosnowiec’aj artistoj tie ĉi loĝantaj aŭ naskiĝintaj. Ĝi suplementita estas per grupo de laboraĵoj el 30aj jaroj de la 20a jarcento, inter ili estas oleopentraĵoj de Władysław Araszkiewicz (legu: vŭadislav araŝkjeviĉ), Michał Stańko (legu: miĥaŭ stanjko) kaj grafikaĵoj de Bogna Krasnodębska-Gardowska (legu: krasnodembska-gradovska). Plej multe da laboraĵoj devenas el postmilita periodo kun eminentaj reprezentantojde la Krakova Grupo kiel: Jadwiga Maziarska, Janina Kraule, ĉu Andreo S. Kowalski. En la Fako troviĝas kolektaĵo de grafikaĵoj de la eminenta pola grafikisto, sosnowiec’ano Marian Malina (1922-1985). Ĝi konsistigas kelkdek da grafikaĵoj, desegnaĵoj el jaroj 1948-1980 kaj oleaj pentraĵoj apartenantaj al unikaj en muzeaj kolektaĵoj. La kolektaĵo bildigas kompletan atingaĵon de la artisto ekde unuaj litografiaj provoj, tra lignoritaĵo kaj linorito ĝis la plej karakteriza por la artisto tekniko – cellografio.

Fako de vitro[redakti | redakti fonton]

La kolektaĵo de la fako de vitro konsistas el tri elementoj: kolektaĵo de pola vitro utilcela, kolektaĵo de vitro unika kaj artista laŭ aŭtoreco de polaj kreantoj kaj kolektaĵo de historia vitro. La kompleta kolektaĵo ampleksas ĉ. 5.700 da eksponaĵoj. Ĉe fonto de la kolektonaskiĝo kuŝas fondigo de Centra Vitro-Modelejo, en Sosnowiec en 1980. Danke al ĝia transformiĝo, post jaro, en Muzeon de Moderna Vitro, la kolektaĵoj konserviĝis sen perdoj. Ekde la jaro 1995 la kolektaĵo estas posedaĵo de la Muzeo en Sosnowiec.

Modeloj de la utilcela vitro ekestis en jaroj 1963 - 2003 kaj ĝi estas escepta, ĉar ĝi estas unika tipo de tia kolekto en Pollando, kiu dokumentas kaj prezentas atingaĵojn de la aŭtoktona vitroarto de la 2a duono de la 20a jarcento kaj komencoj de la 21a jarcento. Hodiaŭ antaŭ fakto pri likvidado de pola vitroarto, la vitrokolekto havas specialan signifon, ĉar plimulto de niaj aksponaĵoj havas historian valoron kaj konstituas arkivon de polaj atingaĵoj fare de desegnistoj, teknologoj kaj fandistoj. Formas ĝin vitrokompleksoj de mastruma (soda) kaj kristala vitro. Plimulto de nia kolektaĵo estas objektoj permane formitaj kaj dekoritaj pere de ĉibuko kaj lignoformiloj, ĝian lastan fragmenton konsistigas eksponaĵoj formitaj mekanike kiel vitro polurita. Utilcelaj kaj dekoraciaj modeloj prezentas plenan gamon de la dekorteknikoj.

Unika kaj artista vitrokolekto nombras aktuale ĉ. 175 da laboraĵoj laŭ aŭtoreco de la aŭtoktonaj artokreantoj. Dominas inter ili vitroskulptaĵoj, sed estas ankaŭ grupo de artistaj laboraĵoj kiuj ne perdis ecojn de praktika utilcelo. Kolektita aktuale vitrokomplekso estas reprezenta por kompleta sumo de pola artvivo en sfero de la vitro. Ĉiujare oni gajnas laboraĵon de sekvaj artokreantoj en kio kontribuas kunlaboro kun Akademio de Belartoj en Vroclavo, kiu estas unika en Pollando altlernejo edukanta vitroprojektantojn. Kompletecon de la kolektaĵo suplementas kolektaĵo de la historia vitro nombranta aktuale ĉ. 220 da eksponaĵoj, kiuj konsistigas eksponaĵoj kreitaj en periodo inter la 18-19aj jarcentoj ĝis duono de la 20a jarcento. Ili devenas el la plej famaj polaj vitroproduktejoj kiel ekz.: „Hortensja“ en Piotrków Trybunalski (PL), „Niemen“ en Litovio (LT), „Zawiercie“ en Zawiercie (PL) (legu: Zavjercje) kaj „Ząbkowice“ en Dąbrowa Górnicza (PL) (legu: Dombrova Gurniĉa). Eŭropaj vitroproduktejoj reprezentas antikvaĵojn ek ĉeĥaj fandejoj ekz.: „Pallme-König“, „Lötz-Witwe“ kaj „Moser“, francaj fandejoj ekz.: „Lamartine“ kaj „Emil Gallé“, germanaj fandejoj ekz.: „Vereinigte Lausitzer Glaswerke AG“ kaj „Württembergische Metallwarenfabrik“ kaj multaj aliaj.

Fako de urba historio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kolektas memoraĵojn el pasinteco de Sosnowiec kaj Zagłębie-regiono tiajn kiel: arkivaĵoj, presaĵoj, ikonografikaĵoj, realaĵoj. Kolektitaj kaj konstante suplementataj kolektaĵoj ilustras pasintecon de la urbo ekde ĝia prakomenco ĝis tempoj plej novaj. En la kolektaĵoj troviĝas objektoj bildigantaj proceson de urbonaskiĝo kaj ĝian urbanisman-spacan transformiĝon, materialoj koncernantaj industrion, komercon kaj metion kaj ankaŭ koncernantaj vivkondiĉojn kaj laboradon de la loĝantoj, krome eksponaĵoj ilustrantaj socian-politikan pasintecon kaj ankaŭ prezentantaj evoluon de kulturo, eduko kaj sporto. Signifan grupon de objektoj konsistigas poŝtkartoj de antaŭ la Unua Mondmilito kaj el Intermilitaj jaroj. Atenton meritas malnovaj fotoportretoj, familiaj kaj laboristaj memorfotoj. Inter la kolektitaj arkivaĵoj troviĝas i.a.: personaj dokumentoj, dokumentoj el tempoj de Hitlero-okupacio, paperfolioj, komunikaĵoj, afiŝoj, reklamafiŝoj, teatraj programoj, lernejaj diplomoj, diplomoj. Al valoraj objektoj apartenas ankaŭ mapoj de Pola Reĝlando kaj planoj de la urbo ekde 20a jarcento. Realaĵoj estas i.a. standardoj de politikaj, societaj kaj profesiaj organizaĵoj, memormedaloj, sportaj plakedoj, militistaj distingaĵoj, historiaj uniformoj kaj minista ilaro.

Fako eduka-promocia[redakti | redakti fonton]

Ĝi okupiĝas pri popularigado de la konstanta ekspozicio: „Pola moderna vitro“ kaj pri popularigado de periodaj ekspozicioj, kies temaro estas larĝa. Ĝi koncernas ne nur historion de Sosnowiec kaj Zagłębie-regiono, sed ankaŭ problemaron el ĝenerala historio, arthistorio, etnografio, naturo, kaj eĉ fiziko kaj astronomio. La Fako organizas primuzeajn lecionojn kaj ciklajn lekciojn pri: „Akademio de Scio pri Zagłębie“, „Akademio de Scio pri Sosnowiec“, plastikistajn, historiajn kaj fotografiajn konkursojn, popularsciencajn sesiojn kaj atelierojn por infanoj, junularo kaj plenkreskuloj.

La antikvaĵoj en Sosnowiec[redakti | redakti fonton]

Dietel–palaco[redakti | redakti fonton]

La Sanktejo de Meditado en Parko de Dietel

Palaco de Henriko Dietel estas unu el la plej interesaj kaj la plej belaj ekzemploj de palacoj fonditaj de fabrikantoj el 19a jarcento. Per sia arkitekturo ĝi distingiĝas ne nur sur fono de similtipaj sosnowiec’aj objektoj, sed ankaŭ en skalo de la iama lando. Aktuala palaco havas novbarokan stilon, danke al alikonstruadoj. Aŭtoro de lasta ŝanĝo, realigita ĉe komenco de la 20a jarcento estis varsovia arkitekto Antoni Jabłoński-Jasieńczyk (legu: Jabŭonjski-jasienjĉik). Unuaj konstruplanoj, parafitaj de Waligórski (legu: valigurski) aperas ĉe dekadenco de 80aj jaroj de la 19a jarcento. La realiga projekto ekestas en la jaro 1890. Ĉirkaŭ la jaro 1900, samtempe kun finlaboroj pri palaco, ekestas parka komplekso ĉirkaŭita de muro, kun oranĝerio kaj elementoj de suplementa arkitekturo. La palaco konsistigis patronecan komplekson kun konstruaĵoj de malnova fabriko, laborista domaro kaj ankaŭ kun evangelia preĝejo. La impona rezidejo estis konstruita al la saksa fabrikanto Henriko Dietel, fondinto de la unua kombillana ŝpinejo en Pola Reĝlando kaj unua en la cara Rusia Imperio. Kiel familigenta Dietel-rezidejo, la palaco funkciis ĝis la jaro 1945.

Historeska interno de la palaco konservis parton de origina ekipaĵo. Reprezentaj salonoj situis sur la unua etaĝo. Konservitaj estis: en novbaroka stilo – la manĝejo kaj la kabineto, en stilo de la dua rokoko – granda bala salono kaj t.n. buduaro, en eklektika stilo – pipoĉambro, en modernisma - kabineto kaj en klasikisma - salono. Unika perleto de la palaco estas riĉe ornamita kaj elegante kahelumita banĉambro, kelkfoje servanta al bezonoj de filmaj reĝisoroj.

Bedaŭrinde Dietel-palaco en sia historio posedas malhelajn kartojn ligitajn kun difektado de la objekto kaj apuda parko kun konstruelementoj en ĝi. Ĝis lastaj jaroj de la pasinta jarcento ekipaĵo de la palaco estis parte priŝtelita. En la jaro 1997, kiel posedaĵo de de Ŝtata Trezorejo, ĝi estis vendita al privata posedanto pere de Regiona Oficejo en Będzin, en tiama, katastrofa stato. Malkohera tegmento, fenditaj internaj muroj kaj manko de interna varmigosistemo estis kaŭzo de persista humideco kaj progresanta mikozo. Ekde momento de transpreno de la palaco, aktualaj posedantoj gvidas ĝian kompleksan restaŭradon danke al kio la objekto havas ŝancon reveni al pasinta splendoro. Multaj renovigaj laboroj estas jam finitaj, ĉe grandega financa apogo.

Schön–palaca-parka komplekso[redakti | redakti fonton]

Schön-palaco

Palaco de Schön-familio
Palaco de Schön-familio

En la jaro 1875 alvenis al Sosnowiec heredantoj de Christian Gottlieb Schön, posedanto de la teksofabrikoj en Werdau en Saksio. En la jaro 1879 oni konstruis vikunlanan ŝpinejon en Sielec kaj 7 jarojn poste kombillanan ŝpinejon en Środulka. Ĉe la fabrikoj, fratoj: Ernst, Frantz, Roman kaj Brunon de Schön-familio, komencis konstruadon de sia unua rezidejo. La konstruado estis finita ĉirkaŭ la jaro 1885 laŭ projekto de nekonata arkitekto. La rezidejo posedas barokan stilon, kion substrekas aksa ĝardenfondo konstituanta longiĝon de ĉefakso de la palaco. Anglatipa parko pejzaĝe subordigita estas al topografio de la Nigra Przemsza-rivero (legu: pĵemŝa). Ĉe la fino de palaca akso oni situis en la parko keglan pavilonon en la 1900 jaro, iom pli frue en najbareco de la ĝardeno ĉe la fabriko, estis konstruitaj novromanikaj fragmentoj de la parko kiel: muroj kaj grotoj kaj ankaŭ oranĝerioj kiuj ne postrestis ĝis hodiaŭ. Palaco estis multfoje alikonstruata kaj ĝia ekipaĵo ne postrestis ĝis niaj tempoj. Interese prezentiĝas vestiblo kaj ŝtuparo gvidanta al unua etaĝo ĉirkaŭita de belegaj vitraloj. Aktuale en la Schön-palaco lokiĝas muzeo.

Wilhelm-palaco

En la arkitektan komplekson eniras dua, malpli granda palaco. Ĝi estis konstruita en jaro 1900, laŭ projekto de Józef Pomian-Pomianowski, en novbaroka stilo. Palaceto estis devinta plenumi akcesoran funkcion (loĝigan kaj gastejan) kompare al unua rezidejo. La domego estis ankaŭ multfoje alikonstruata, sed la plej grandaj ŝanĝoj estis faritaj post la Dua Mondmilito. Kvankam ĝi estas objekto malpli pitoreska kaj senigita de la reprezentaj ĉambroj, ĝi ankaŭ estas valora objekto de la palaca-parka komplekso de la Schön-familio. Multajn jarojn, kiam ĝi troviĝis en privataj manoj, ĝi ne estis loĝata kaj ĝia teknika stato malboniĝadis. En la jaro [[2004] la komunumo Sosnowiec elaĉetis la palacon kun celo garantii al ĝi originan belaspekton.

Sielec-Kastelo[redakti | redakti fonton]

Kastelo en Sosnowiec-Sielec el la 14-17 jc

Historio de la plej malnova kaj la plej valora antikvaĵo en Sosnowiec retroiras mezepokon. Ekzistantan ĉi tie fortikaĵon oni oni prinotis en 14-jarcentaj dokumentoj. Nova defenda kastelo estis fondita ĉirkaŭ 1620 jaro kaj masonita de Sebastian Minor el Przybysławice (legu: pĵibisŭavice). Tiam ĝi estis kvar-ala fondaĵo kun kastelturo, ĉirkaŭita de fosaĵo. Ĝi estis alikonstruita en 1814 jaro de Ludwik Anhalt Köthen el Pszczyna (legu: Pŝĉina). La objekto en jaro 1824 estis detruita dum la incendio kaj ĝis la jaro 1832 estis rekonstruita. La Sielec-kastelo ofte ŝanĝadis posedantojn kaj en 60aj jaroj de la 19a jarcento tiama posedanto, grafo Jan Renard ĉirkaŭis ĝin per la parko. En la duono de la 19a jarcento oni efektivigis plej grandajn ŝanĝojn en arkitekturo de la objekto. Ĝi estis senigita de orienta konstru-alo kun enveturejo kaj hodiaŭ prezentiĝas kiel kastelo projekciita hufoforme. Alikonstruadoj rezultigis perdon de origina aspekto de la objekto, sed ĝian antikvan karakteron konfirmas tiaj karakterizaj ecoj kiel: geometriiforma solido, kvar angulturoj kaj korbelfacoj sur longiĝo de flank-aloj.

En la jaro 1998 la Urba Konsilantaro de Sosnowiec decidis pri transpreno de la objekto kaj pri komenco de renovigaj laboroj en ĝi. Dum la laboroj oni rivelis faktojn konfirmantajn riĉan historion de la kastelo kaj ĝian Mezepokan devenon. Aktuale lokiĝas en ĝi Sosnowiec’a Arto-centro.

Preĝejo al s-ta Tomaso Apostolo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo al s-ta Tomaso Apostolo en Sosnowiec-Pogoń, konstruita estis en jaroj 1904–1911 en novgotika stilo laŭ projekto de la arkitekto Józef Pomian-Pomianowski (legu: Jozefo Pomjan-Pomjanovski). La preĝejo masonita el briko suprenlevita estis sur plano de la latina kruco kun plikonstruita ĉefaltarejo. Ĝi estas bazilika kaj trinava konstruaĵo. Solido de la konstruaĵo estas variigita per la du modernaj, aĵuraj turoj en la fasado. Ekde la 2004 jaro estis realigata alkonstruo de la du turoj laŭ projekto de Ewa kaj Tomasz Taczewski (legu: eva kaj tomaŝ taĉevski). Ekipaĵo de la preĝejo sukcesive kreskadis, dominas tamen elementoj stilizitaj novgotike. Interno riĉigita estis per ligna, skulpte prilaborita ĉefaltaro, stilizita moderne laŭ 1925-stilo (art déco) kaj situanta koincide kun la ĉefnavo kaj transepto.

Kadedrala baziliko al Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita en jaroj 1893 - 1906 en novromanika stilo, sur plano de latina kruco, laŭ projekto de la arkitekto Karol Kozłowski (legu: kozŭovski). Permeson de la okupantoj je fondigo oni ricevis pere de anonco, ke la preĝejo estos dankema votofero pro la savo de la cara vivo kontraŭ mortiga atenco. La domego, masonita per rablo, estas trinava kun transepto. Super la preĝeja vestiblo leviĝas turego kronita de kasko, unu el inter multaj karakterizaj simboloj de la urbo. La preĝejo estis konsekrita de episkopo A. Łosiński (legu: ŭosinjski) el Bielsko (legu: Bjelsko). En la jaroj 1935–1939 estis instalitaj vitraloj, kiujn muntis Żeleński-firmao (legu: ĵelenjski) el Krakovo.

Interne de la preĝejo en jaroj 19041906 aperas freskoj prezentantaj scenojn el historio de Pollando, pentritaj de Włodzimierz Tetmajer (legu: vŭodzimjeĵ) kaj Henryk Uziembło (legu: henrik uzjembŭo). Włodzimierz Tetmajer (legu: Vŭodzimjeĵ tetmajer) estas aŭtoro de multaj polikromioj ornamantaj polajn antikvaĵojn kiel: Katedralo sur Vavelo, preĝejo en Wieliczka (legu: Vjeliĉka), ĉu Kalisz (legu: Kaliŝ) aŭ Kalwaria Zebrzydowska. Polikromio en interno de la katedralo estas enskribita per aparta decido al rejestro de moveblaj antikvaĵoj de la silezia vojevodio. La urbo Sosnowiec de multaj jaroj participas en renovigaj kostoj de la pentraĵoj, kiuj danke al helpo de urba buĝeto sukcesive revenas al origina splendoro.

Domego de la paroĥejo

La domego de la paroĥejo, konstruita komence de la 19a jarcento, simile kiel katedralo, ekestis laŭ projekto de arkitekto Karol Kozłowski (legu: kozŭovski). Ĝi estas objekto libere staranta, situanta en najbareco de la preĝejo.

Apogmurego kun komercaj lokaloj

La murego situiĝas en nordokcidenta flanko de la katedrala preĝejo. Preciza dato de ĝia ekesto kaj nomo de aŭtoro de la projekto ne estas konata. Ĝi estas masonita el ŝtono kaj dividita je du partoj per ŝtuparoj gvidantaj al la ĉefa enirejo de la preĝejo. La apogmurego samtempe formas frontan fasadon de la vendejoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Teatro Zagłębie
Egzotarium / ekzota botanik-zoologia ĝardeno

Teatro de Zagłębie (legu: Zagŭembje)[redakti | redakti fonton]

Planoj de Karol Steczkowski-arkitekto (legu: steĉkovski) ampleksis konstruon de brikdomo: la „Vintra Teatro“ kune kun gastoĉambroj sub nomo „Saski-hotelo“ kaj lignodomo: „Somera Teatro“, funkciigita en julio de la jaro 1897, kiu ĉesis ekzisti en la jaro 1918. La ĉiuj objektoj estis konstruitaj de privata fabrikanto, grafo Renard. Funkciado de la „Vintra Teatro“ estis inaŭgurita la 6an de februaro 1897 jaro. La teatro kelkfoje ŝanĝadis nomojn: “Pola Teatro” (1920), “Urba Teatro” (1927), „Teatro de Zagłębie” (1955).

Domego de la teatro estis multfoje alikonstruata. Aktualan arkitektan formon ricevis dum la modernigo realigita en jaroj 1976-1978 kaj post plikonstruo okazinta en la jaro 1992. Ne postrestis tamen elementoj de la origina aspekto kaj ekipaĵo de la interno. Valoras mencii, ke la teatro ekestis ankoraŭ en la 19a jarcento, antaŭ ricevo de la urborajtoj. Post Varsovio, Lvovo, Krakovo, Lodzo kaj Poznano, ni lokiĝis sur la sesa pozicio inter urboj sur polaj terenoj, kiuj posedis konstantan teatrosidejon.

Klubo al Jan Kiepura[redakti | redakti fonton]

Jan Kiepura (legu: Kjepura) estis fama tenoro, plej populara stelulo de oper- kaj operet-scenoj en intermilitaj jaroj komence de la 1920 kaj ankaŭ aktoro ekde la 30aj jaroj de la 19a jarcento. Fama operkantisto, kiu en la pasinta 100-jaro sukcesis enorman popularecon en la tuta mondo. Tiel plej koncize oni povas prezenti patronon de nia KLUBO, kiu ekestis en jaro 1983.

Fundamenta tasko kaj celo de nia Klubo estis popularigo de muzika-vokala kulturo inter infanoj, junularo kaj maturaj melomanoj. La celo estas persiste realigata pere de konstanta organizado de la ciklaj muzikaj aŭskultadoj por infanoj kaj koncertoj de klasika muziko. Aktivado en specifa kaj netipa por urba Klubo, profesia sfero kaŭzis, ke nia klubejo estiĝis rapide konata ne nur en la urbo, sed en- kaj eksterlande.

Oni sukcesis realigi ambician intencon: invitadon de altklasaj artistoj kaj muzikaj ensembloj. La klubo fariĝis konata sur mapo de pola muzika vivo. Volonte alvenas tien plej renomaj muzikartistoj, voĉistoj kaj aktoroj. La Klubo gastigis interalie artistojn kiel: Vlastimil Brodský (legu: Brodski), Konstanty Andrzej Kulka (legu: Andĵej), Piotr Paleczny (legu: Paleĉni), B. Morka, A. Zdunikowski (legu: Zdunikovski), Wojciech Młynarski (legu: Vojcjeĥ Mŭinarski), Grzegorz Turnau (legu: Gĵegoĵ Turnaŭ), ĉu ensemblojn: „Sub Budo“, „Myslovitz“ (legu: Mislovic), „Larmoj“ aŭ „Kelo sub Ŝafoj“. Pro granda populareco ĝojas ankaŭ organizataj ekde la jaro 1995, internaciaj turniroj de sportaj kaj partneraj dancoj. En la Klubo aktivas: – ensemblo de moderna danco kaj kuraĝigistinoj „Skandal“ – studio de sporta partnerdanco „Kiepura“ – voĉa-danca ensemblo „Kiepurki“ En riĉa oferto de la Klubo ĉiu trovos ion interesan al si. Gvidataj estas okupoj pri: jogo, instruado pri ludo sur instrumentoj, okupoj dancaj (partnera kaj moderna danco) kaj vokalaj, ritmikaj kaj plastikistaj. Dinamike aktivas sekcioj: ŝaka kaj ŝarada. Altnivela instruado de angla lingvo kaj favora prezo kaŭzas, ke la okupoj estas bone taksataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La strato: 3 Maja
Ĉefa Stacidomo en Sosnowiec (nuntempe)
Ĉefa Stacidomo en Sosnowiec
La stacidomo

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ekspresa vojo n-ro S86

Trajna transporto[redakti | redakti fonton]

Sosnowiec havas regulan trajnan konekton kun Varsovio. Tra Sosnowiec veturas ankaŭ rapid-trajnoj EuroCity en direkto Katowice kaj VienoPrago.

Famuloj naskitaj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Sosnowiec[redakti | redakti fonton]

En 1925 en la urbo fondiĝis klubo kaj rondo esperantista. La klubo en kurso instruis 25 anojn. Danke al la senlacaj klopodoj de s-ro Józef Goldfarb, instruisto de la Cseh-Instituto, la inspektoro de la ŝtataj lernejoj en Sosnowiec kaj ĝia distrikto donis permeson al instruado de Esperanto en la popolaj lernejoj 1932. Bolesław Czechowski (legu: Bolesuav Ĉeĥovski) gvidis kurson por senlaboruloj kaj alian kurson por 14 popollernejaj instruistinoj, oficistinoj, inĝenieroj kaj instruistoj. En perfektiga kurso oni enkondukis ludon bazitan sur la Ĉe-kurso.

En 1933 en la urbo prelegis afrikdevena samideano Kola Ajayi kun granda sukceso. De la 16-a ĝis 22-a de majo 1934 en Sosnowiec okazis „monda ekspozicio pri arto", el kies materialo granda parto estis kolektita per Esperanto.

De la 2011 jaro tre aktivas en Sosnowiec Jerzy Antoni Walaszek (legu: Jeĵi Antonji Valaŝek) (Georgo Antono Walaszek), ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj vic-sekretario de la Eŭropa Estraro de EDE-Federacio. De la 13-a de septembro 2012 ĝis septembro 2015 li estis prezidanto de EDE-Pollando, kaj poste vicprezidanto de la Asocio. En Sosnowiec estas Klubo de EDE-Pollando aganta ĉe Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO) ([1]).

Komence de oktobro 2013 venis al Sosnowiec dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio ([2]), kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malborko / Malbork, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja kaj Vroclavo. Al Sosnowiec la ekspozicion invitis la loka rondo de EDE-Pollando kun la Prezidanto de EDE-Pollando Jerzy Antoni Walaszek. La vernisaĝo de la Senata Ekspozicio okazis la 8-an de oktobro 2013 en la Urba Publika Biblioteko, inaŭguris ĝin la Direktorino de la Biblioteko mag. Elwira Kabat-Grigorijewa. Enkondukan prelegon faris anino de EDE-Pollando Daniela Gizela Matray, parolante pri historio kaj aktualaĵoj de E-Movado en la mondo kaj en Pollando. La inaŭguron ĉeestis krom la anoj de EDE-PL ankaŭ la eks-vicurbestro de Sosnowiec Wilhelm Zych kiu nun estas la ano de la Urba Konsilantaro kaj kaj Prezidanto de la Urba Komisiono kaj ankaŭ la alia ano de la Urba Konsilantaro Jan Bosat. La najbaran urbon Dąbrowa Górnicza reprezentis la eks-urbestro Jerzy Talkowski kiu estas granda Esperanto-amiko kaj invitis la Senatan Ekspozicion al sia urbo. Ĉeestis ankaŭ la redaktoroj de la loka gazetaro i.a. de "Wiadomości Zagłębia" ("Novaĵoj de la Karbobaseno"), krome partopenis la vernisaĝon kelkdeko da gejunuloj el la apuda Liceo de Bolesław Prus en kiu antaŭ la jaroj estis oficiala la lingvo Esperanto sub gvido de mag. Maria Krause kaj i.a. lernanto Jan Górnik kiel la unua sukcese plenumis oficialan ekzamenon en la matura (abiturienta) ekzameno en la lingvo Esperanto. Post la prelego okazis longa diskutado, ĉar aperis multaj demandoj de la junularo kaj eĉ de la eksurbestro Talkowski. Poste Eduardo Kozyra gvidis ĉiujn tra la Ekspozicio, ankaŭ tie aperadis multaj demandoj. Pos ta fino de la Ekspozicio la gravuloj faris enskribojn en la Memorlibroj de la Ekspozicio kaj de la Biblioteko kaj la anoj de EDE-PL iris al la sedejo de la loka klubo de EDE por partopreni en la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de EDE-Pollando por fari ŝanghojn en la Estraro kaj en la Statuto de la Asocio. La Senata Esperanto-ekspozicio de Sosnowiec iris fine de decembro 2013 al urbo Czeladź en Supra Silezio.

La jenaj informoj estas tro afiŝaj por enciklopedia artikolo:

KONTAKT-RET-ADRESO kaj telefona kun EDE-PL en Sosnowiec:

jerzy.walaszek@wp.pl ; +48 604 471 480

Sidejo de la Estraro de EDE-PL:

PL-42-210 Sosnowiec, en la sidejo de NRO (Ne-Registaraj Organizaĵoj) (([3]); Tel.: +48 604 471 480 ; jerzy.walaszek@wp.pl (vicprezidanto de EDE-Pollando), aŭ +48 607 659 404 (prezidanto de EDE-Pollando)

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-PL legu en la artikolo en Esperanta Vikipedio: Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Situo de Sosnowiec inter la anoj de la Suprasilezia Metropola Ligo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]