Soteriologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Soteriologio,saviĝdoktrino, el antikva greka lingvo σωτηρία – (sōtēria = savo) kaj λόγος - logos -, (vorto, racio, aŭ principo) en la kultura sfero de historio de religioj estas studo pri la savo en la senco de liberigo de stato aŭ kondiĉo nedezirata. Alivorte, ĝeneralsence, soteriologio estas sinonimo de savo. Laŭ iuj religioj aŭ filozofiaj doktrinoj oni parolas pri savo en la senco de liberigo el la malbono kaj el la konsekvencoj de la morto aŭ kiel supervico de la animo. Multaj religioj emfazas la savon laŭ specifaj vojoj, kaj tra kaj per la samaj konceptoj konstruas sian respektivan soteriologion. Iuj soteriologioj emfazas precipe la rilatojn aŭ kunigon kun Dio (aŭ dioj); aliaj preferas akcenti la konon aŭ la virton. La diversaj soteriolgioj krome diferenciĝas ankaŭ surbaze de la manieroj kaj praktikoj por atingi la savon.

Soteriologioj[redakti | redakti fonton]

La soteriologio kristana substrekas la manieron per kiu la homoj povu eltiri avantaĝojn el la almondiĝo de Kristo.

Tiu islama enfokusiĝas sur la manieron per kiu la homoj povu penti kaj repagi siajn pekojn por eviti damniĝon.

La Siĥismo alcentrigas la atenton sur la savon pere de medito, ordoplena kaj persona, en la nomo kaj mesaĝo de Dio, cele mistike kuniĝi kun Li.

Hinduismo, kiu instruas ke oni estas kuntrenitaj tra la ciklo de la morto kaj renaskiĝo, nomita Samsaro, urĝas ke oni atingu la liberigon, nome la mokŝa.

Budhismo klarigas kiel oni atingu la savon per la disiĝo el la materia mondo kaj sufero por atingi la Nirvanon, kondiĉo de ekstazo kaj iluminiĝo.

Ĝajnismo ekzaltas la penitencon kaj asketismon por alkonduki al la liberiĝo kaj al la supreniro de la animo.

Epikurismo estas superĉio koncentrita sur la modereco kaj la vivo simpla por eviti suferon kaj moderigi la pasiojn kaj liberiĝi el malkvitecoj (αταραξια), dum Stoikismo proponas la praktikadon de la virtoj, kiel fortanimeco kaj disigo (απατία), por plibonigi la bonstaton de la spirito.

Judismo insistas sur la moraleco de tiu ĉi vivo por vidi la fruktojn kie ajn.

Taoismo komunikas ke la savo estas atingebla konante sin mem kaj per indentiĝo kun la Tao, nome kun la Ĉiomo, kaj honeste regante sin mem.

Specifa soteriologio laŭ la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Laŭ kristanismo la savo konsistas en la unuiĝo kun Dio ene de faktiva amo al la tuta homaro. Tia unuiĝo, realiĝanta en la kunlaboro kun la homoj en ĉiuj sferoj de la homa kulturo, kompletiĝas en la manifestiĝo de tiu unuiĝo en la «eterna vivo». En precipaj tekstoj tion demonstrantaj.

  • Fido je Jesuo Kristo: " Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon (jo 3,16)”. “Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ne devas esti savitaj (Agoj 4,12)”.
  • La peko forigas el Dio. " Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis (Rm 5,12)2.
  • Dio donacas la eternan vivon ĉar elaĉetis pro niaj pekoj: " Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro (Rm 6,23)”.
  • Savitaj (el la pekoj) por ke ni pardonu la aliajn: " Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco. 15 Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne! (Rm 6,24-25)". “ (Jesuo diris) Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn (Mt 6,14-15)”.
  • Kredkonfeso kaj fido: " ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoron, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; 10 ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo (Rm 10,9-10)” " ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.(Rm 10,10).
  • Savitaj per la bapto: " Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; 19 en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, 20 kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; 21 kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo (1Pr 3,28-21)”; “Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? 4 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. 5 Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo (Rm 6,3-5).
  • Savitaj per la Dia Graco: " eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis) (...) ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. (Ef 2,5,8-9).
  • Savitaj per la faroj: " Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido (Jak 2,24).
  • Juĝataj laŭ la faroj: "Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj. 13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj (Apok 20,12-13)”. Se ne savitaj, Kristo diros: “Foriĝu el mi, mi vin ne konas”
  • Savitaj partoprenate en la natura ordo de la aĵoj: " sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco (1 Tim 2,15).
  • Savo kiu reliĝas ĉiam: " Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo (Tit 3,4-7)”.
  • Savo kiel procedo Ĉiam aktiva: " Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio (1Kor 1,18)”. “plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero (Rm 5,9)”.

Kristana vidpunkto pri la savo[redakti | redakti fonton]

La savo estas unu el la spiritaj konceptoj en kristanismo, kun la dieco de Jesuo Kristo (kaj do la Triunuo) kaj la difino pri la Regno de Dio.

Tradicie, por kristanoj, grava celo estas la atingo de la savo. Aliaj subtenas ke la precipa celo de kristano estas plenumi la Dian volon, akceptante lian gracon, aŭ ke la du konceptoj sinonimas en «esti kun Dio» ĉiam, dum aliaj opinias ke savo signifus ŝanĝojn kaj plibonigojn en la tera vivo. Laŭ ĉiuj la ideo de savo baziĝas ankaŭ sur la ideo ke ekzistas kondiĉo de ne-savo, el kiu unuopulo aŭ la tuta homaro bezonas elaĉeton. Laŭ la plejmulto de la kristanaro, katolikoj aŭ protestantoj kaj aliaj kristanaj konfesioj, tiu juĝo de Dio estas kaŭzita de la aktualaj pekoj kaj de la origina peko kiu certe ankaŭ signifas la senfinan distancon inter Dio savanto de la homo kreita nekapabla meriti la savon.

La ortodoksismo, kvankam alvenante al la sama konkludo en kiu tamen estas akcentata la savo kiel skalo de pliboniĝo kaj plipuriĝo, ne akceptas la koncepton pri origina peko, voĉo neĉeesta en la Biblio kaj en la tradicio de la orienta patristiko.

Multaj kristanaj teologioj opinias ke la homaro estis kreita senpeka, situacio kiu tamen difektiĝis, tiel ke la homiĝo de la Difilo antaŭvidita kiel manifestacio de amo kaj celo de la tuta kreado mem fariĝis ankaŭ okazo por restaŭri ĝustan rilaton kun Dio.

Inter la kristanoj kunvivas (aŭ kunvivis) tri konceptoj pri la atingo de la savo por tiuj kiuj ne aŭdis pri la Krista mesaĝo. La unua, la ekskluzivisma, inklinas (pliĝuste inklinadis) rezervi la savon nur por la kredantoj; la dua, la pluralisma, emas pruvi ke ĉiu religio estas alproksimiĝo al Dio kaj do implicite akceptas la mesaĝon de Kristo; la tria, la universalisma kredas ke devenas la la Biblio kaj el Dia-Apostola tradicio ke Jesuo Kristo povas paroli al la koro de unuopaj homoj pere de la Sankta Spirito, kaj do se iu persono respondas pozitive ankaŭ por tiu la savo estas garantiata.

Precizigo pri la Savo laŭ Katolikismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Katolika Eklezio la savo ne estas nura pasiva liberigo el la peko (origina kaj aktualaj pekoj) kaj ties influoj: en ĝia esenco kuŝas ankaŭ aktiva liberigo kiu levas la homajn estulojn al supernatura stato, al la «eterna vivo», al spirita kondiĉo pli alta ol tiu tera, por unuiĝi en unika mistika korpo kun Kristo, unu el la tri diaj Personoj (Triunuo) kaj aliri al la digneco de filoj de Dio, kaj Lin vidi «kiel Li estas» (Joh 3,2), en komuneco de vivo kun Sanktuloj ktp (Katekismo de la Katolika Eklezio 1023, 1025, 1265-1270, 2009).

Tiuj benoj-gracoj neniam estas konceditaj pro personaj meritoj. Reale, striktsence, la homo nenion meritas ĉe Dio: la ebleco meriti ion ajn ĉe la okuloj de Dio tute devenas el senpaga dono de Dio. Por tiu dono, oni povas meriti helpojn utilajn por la sia sanktiĝo, por la kresko de la graco kaj amo kaj por atingi la eternan vivon kiun Dio elfluigas sur siajn kreaĵojn. Oni povas ankaŭ meriti materiajn bonaĵojn, kiel sanon, amikecon aŭ feliĉon (la sama Katekismo, 2006,2;11).

La komuneco kun Dio metas la kristanon en komumeco ankaŭ kun la forpasintoj kaj tuta kreitaro savita kaj savota de Kristo: tio okazas ĉar ĉe Dio pasinto, nuntempo kaj estonto ĉio estas ĉeesta, nome unusola afero.

Ĉiukaze, pro la libero koncedita, la homo povas rifuzi la diajn donacojn savantajn en Kristo, kion la sama Katekismo difinas «Sava Plano de Dio». Por la rifuzantoj okazos la perdo de la beatiga komuneco kun Dio (temas pri la unika «puno» oficiale menciita de la Eklezio, dum varibunte la samon priskribas la artoj kaj popola fantazio).

Pere de la graco kaj imite de Kristo kaj profitante ankaŭ de la naturaj donacoj de Dio (kiel inteligento, volo, inicitemo, komunikado ktp), la kristano estas ŭrĝata al kunlaboro kaj kreado por kontribui al plibonigo la tera homa vivo, uzante kaj ĉiam pli kreskigante la sciencojn kaj la artojn kaj teknikaĵojn: temas pri la nova enirigita de Kristo socialeco, kiu flankas kaj integras tiun naturan.

Savo laŭ Protestantismo[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta kristanismo la doktrino de savo, aŭ soteriologio, enhavas temojn kiajn la Puna repagado, Repacigo, Laŭteologia Graco, la Pravigo, la Suvereneco de Dio kaj la libera volo de la homa estulo. Tiuj diversaj konceptaj sferoj, unuope, povas malsame kaj eĉ male perceptiĝi kaj konstruiĝi en katolikismo kaj protestantismo. Krome tiu malsameco plu evidentiĝas inter kalvinismo kaj resto de protestantismo.

Laŭ evangelaj kristanoj (protestantoj), la savo supozas ke ĉiuj homoj estas, same kiel asertas la Biblio, en peka kondiĉo kaj, do, submetitaj al ties dumvivaj kaj eternaj konsekvencoj (kulposento, suferoj diversnaturaj, vivo sensenca, morto, dia kolero kaj la infero). Senrezultaj kaj vanaj estas la provoj de la homa estulo sin savi el ĉio tio per siaj fortoj. Dio, tial, laŭ sia mizerikordo, (tia estus la evangelia mesaĝo), decidas doni sian Gracon al tiuj kiuj metas sian konfidon en la Persono kaj agado de la Savanto, Jesuo Kristo. Nur Kristo kapablas foreltiri el tiu kiun protestantismo difinas kompleta depravacio de la homa estulo. Kiu sin tute konfidas al Kristo estas savita el la peko kaj ties spuroj, repacigita kun Dio, indigita je la eterna komuneco kun Li. Tio eblas ĉar la perfektaj meritoj akiritaj per la vivo de Jesuo estas kreditigitaj al la kredanto (Pravigo) ĉar Kristo mem jam pagis, per sia ofero sur la kruco, la punon kiun pekulo juste meritintus.

Iuj protestantaj eklezioj, tamen, ne nur konfesas ke la aŭskultado de la Evangelio kaj la respondo kun fido estas parto integranta de la procezo de savo, sed ankaŭ la kulpagnosko, la bapto kaj la kontinua obeo baziĝanta sur la Novtestamentaj tekstoj kiel la evangelio de Mateo (28,18-20), de Johano (6,31) kaj Agoj (2,36-38).

Universala savo[redakti | redakti fonton]

Alia vidpunkto, pri la savo, ekzistis laŭlonge de la historio de kristanismo kaj nun ĝuas kreskantan preferon en la moderna mondo, kun la alveno de raciismo kaj liberalismo teologia: emfazante la antaŭsupozon pri Dio de amo, ĝi supozas ke Dio ĉiujn savus senkondiĉe kaj lasus la inferon malplena; kaj ĉiuj, sendepende de la kredo aŭ religio, sin savos kaj iros ĉe Dion. Iuj tradiciaj kristanoj konsideras tiun vidpunkton herezo ĉar ĝi implicus ke la religioj ne-kristanaj estas tiom validaj kiom kristanismo kaj ke estas alternativaj vojoj al la savo kaj al la krista graco. Sed aliaj formoj de kristana universalismo certigas ke kristanismo estas la religio komplete vera, kaj ke la universala savo estas alirebla nur pere de Kristo kiu ĉiukaze manifestus sin mem, alimaniere, en ĉiuj religioj, premiante la homojn de bona volo.

Tia vidpunkto trovas ĉiam pli teologojn, kun ekleziaj konsentoj, orientigantajn fidelularon al tia espero kiu havas fundamenton en la Nova Testamento.

Al tiu vidpunkto hodiaŭ marŝas preskaŭ ĉiuj eklezioj kaj, se memorigi kelkajn, eĉ la mormonoj aŭ Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kiu konfidas eĉ en nunaj profetoj ŝarĝitaj, laŭ ĝi, de Dio.

Savo laŭ Budhismo[redakti | redakti fonton]

La Kvar noblaj veroj skizas la esencon de la budhana soteriologio. La sufero, (dukĥa), estas rigardata kiel malsano kuracebla per la konscio pri ĝiaj kaŭzoj kaj sekvante la noblan okoblan vojon. La okobla vojo inkluzivas moralecon kaj meditadon. La liberigo, nomita Nirvano, en Budhismo, estas rigardata kiel la fino de la sufero, de la reinkarniĝo kaj de la ignoro. La iloj per gajni la savon estas pliintensigitaj per aliaj instruoj kaj estas esprimitaj per aliaj terminoj kiel Theravada, Mahajana kaj Vajrajana.

Savo laŭ Islamo[redakti | redakti fonton]

Laŭ islamo, estas vere grava kredi je la unueco kaj perfekteco de Dio. La celo de la vivo estas vivi tiamaniere ke oni plaĉu al Alaho por gajni la Paradizon. Oni kredas ke ekde la plenkreskaĝo malfermiĝas nombrado de la ŝuldoj de unuopulo, kiu estos uzata en la tago de fina juĝo por determini la eternan destinon. La Korano krome aprobas la doktrinon de la dia antaŭdestino (Korano 4,49; 24,21; 57,22). Sed estas asertata la neceso de la kredo kaj de bona agado por atingi la savon.

En la islama doktrino pri la savo troviĝas ankaŭ ke la nekredantoj (kuffar, litere "kiu rifuzas la veron») kaj la pekuloj estos kondamnitaj, sed la sincera pento provizas kiel rezulton la pardonon de Alaho kaj la eniron en la Paradizon en la momento de la morto.

La savo laŭ Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La savo por hinduismo konsistas en la liberigo de la jiva, la ciklo de la reinkarniĝoj, renaskiĝoj kaj morto, kaj per ĝi oni obtenas la plej altan spiritan nivelon. La fina celata praktiko estas la Sanātana Dharma (la sistemo de praktikoj kaj krederoj konstituantaj la hinduismon, kiu emas malaprezi la materian mondon, la ĉielon kaj la inferon de la intertempaj iluzioj). La liberigo kiu estas difinita mokŝa aŭ mukti.