Soto de Viñuelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Soto de Viñuelas en la regiono kaj municipa teritorio de Madrido.
Vido de Soto de Viñuelas ekde la limo inter Madrido kaj Tres Cantos.
La kampigita anzinaro de la deklivmontoj.

Soto de Viñuelas, konata ankaŭ kiel Monto Viñuelas [binjuElas], estas kampigita anzinaro situanta norde de la urbo Madrido, Hispanio, sude de Tres Cantos kaj San Agustín del Guadalix, oriente de Monto El Pardo kaj okcidente de San Sebastián de los Reyes, ĉiu ili municipoj kaj lokoj de Madrida Regiono (Hispanio).

Temas pri bieno de ĉirkaŭ 3.000 hektaroj, kiu enhavas gravajn ekologiajn, pejzaĝajn kaj artajn valorojn. Ĝi apartenas al la municipa teritorio de Madrido, sed enhavas ankaŭ malgrandajn nordajn etendojn, kiuj korespondas al Tres Cantos —en unu el ili estas samnoma domaro—. aliaj proksimaj dmoaroj estas Ciudalcampo kaj Fuente del Fresno, situaj en ties okcidenta limo.

Estas integritao ekde 1985 en la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro, nome la natura protektita loko plej etenda de la regiono, kie ĝi estis katalogita kiel Zono B, leĝa konsidero kiu permesas la agrikulturan (kej bestobredan) uzadon de la tereno. Ĝi ricevis ankaŭ la deklaron de Zona Especial de Protección para Aves (, speciala zono de birdoprotektado, ZEPA).