Soubrebost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soubrebost
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bourganeuf
INSEE kodo 23173 [+]
Poŝtkodo 23250
Kodo laŭ INSEE 23173
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Annick Pataud
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 150 (2 006)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°57′30″N 1°50′38″O  /  45.95833°N, 1.84389°O / 45.95833; 1.84389 (Soubrebost) (mapo) Koordinatoj: 45°57′30″N 1°50′38″O  /  45.95833°N, 1.84389°O / 45.95833; 1.84389 (Soubrebost) (mapo)
Alto 445 m - 721 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 20,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Soubrebost en Francio
45° 57′ 30″ Nordo 1° 50′ 38″ Oriento / 45.9583333333 °N, 1.84388888889 °O / 45.9583333333; 1.84388888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soubrebost [+]
vdr

Soubrebost estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 150 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Soubrebost etendiĝas sur 20,76 km², kaj havis 150 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 7 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Soubrebost situas je alteco de 721 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Soubrebost apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Annick Pataud, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La statuo de Dipatrino

La romanikstila preĝejo estis plukonstruita en la 15-a jarcento, kiel montras ĝia gotika portalo. Ĝi posedas lignan sonorilturon, en kiu estas ligna statuo de Dipatrino kun Infano de la 13-a jarcento.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Soubrebost apartenas al la kantono de Bourganeuf, kies ĉefurbo estas Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]