Soulce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soulce
Blazono de Soulce
Blazono de Soulce
Blazono de Soulce
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Koordinatoj  47° 18′ 18″ N 7° 16′ 18″ O / 47.30500 °N, 7.27167 °O / 47.30500; 7.27167 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 18″ N 7° 16′ 18″ O / 47.30500 °N, 7.27167 °O / 47.30500; 7.27167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 256
Areo 24,68 km²
Alteco 605 m super marnivelo
Poŝtkodo 2864
Mapo de Soulce
Mapo de Soulce
vdr

Soulce estis ĝis la 31-a de decmebro komunumo kaj kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Haute-Sorne en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Soulce situas inter du ĉenoj de la Ĵurasa Montaro ĉe la borde de la samnoma rivero, kiu alfluas okcidente al Sorne alfluanto de Birs. En nordo la valon limigas la kresto de Le Mont, en sudo la kresto de le Montagne de Moutier (Monto de Moutier), kie sur alteco de 1165 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 24,68 km², de kiuj 70% estas kovritaj de arbaro, 28% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado.

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Soulce limis ĝis fino de 2012 en nordo al Courtételle, en nordoriento al Courfaivre, en oriento al Châtillon, en sudoriento al Moutier (BE), en sudo al Perrefitte (BE), en sudokcidento al Souboz (BE), kaj en okcidento al al Undervelier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Soulce situas komplete flanke de ĉiuj gravaj trafikvojoj. Je tri flankoj la vilaĝo estas ĉirkaŭita de montoj, kaj nur al okcidento estas vojo al Undervelier. Per aŭtobuslinio tra Undervelier al Bassecourt la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Soulce datiĝas el la jaro 1148 kiel Sulza. Dum mezepoko Soluce apartenis al la Paraoĥaro Moutier-Grandval. En la jaro 1468 la episkopo de Bazelo aĉetis la vilaĝon, kiu tiam formis parton de la paroĥo Undervelier. En la jaro 1746 la vilaĝo estis sendependigita de la politika komunumo Undervelier, kaj en 1802 ĝi ankaŭ eklezie sendependiĝis. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Soulce apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier estis kunigitaj al la nova komunumo Haute-Sorne kaj ĉesis do ekzisti kiel aŭtonomaj komunumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]