Sousse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rigardo de la turo de la fortikaĵo Ribat al la urbomuro de la Medina kaj la nova urbo

Sousse (prononco "Sus", arabe سوسة, per latinaj literoj Sūsa) estas marborda urbo ĉe la mediteranea maro kaj la tria plej granda urbo de Tunizio. La urba nomo devenas el la berbera lingvo.

Sousse situas en la sudo de la Golfo de Hamamat, proksimume 130 kilometrojn sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo. Dum la jaro 2005 la urbo havis 220.000 enloĝantojn.

Vidindaĵoj

la islama fortikaĵo Ribat

La malnova urbokerno (Medina) de Sousse fontas el la 9-a jarcento kaj estas ĉirkaŭita de historia urbomuro en longeco de 2.250 metroj. La Granda Moskeo ekestis dum la jaro 851 kaj kune kun la fortikaĵo Kasbah el la jaro 859 estas monda kultura heredaĵo de Unesko. Same vizitindas la islama fortikaĵo Ribat el la jaro 821.

Partneraj urboj