Sovaĝa ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
sovaĝa ĉevalo
Przewalskis-horse-036437.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Subgenro: Equus
Specio: E. ferus sovaĝa ĉevalo
Equus ferus distribution (colored).png
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La sovaĝa ĉevalo (latine equus ferus) estas specio (laŭ iuj zoologoj, vidu sube, nur subspecio) el la genro de ekvoj kaj el la biologia familio de ekvedoj (latine equidae). Ĉiuj formoj de malsovaĝigitaj ĉevaloj ("hejmaj ĉevaloj"), uzataj por diversaj formoj de rajdado, por trenado (de plugoj, ĉaroj, kaleŝoj, lignotraboj kaj aliaj pezaj objektoj) kaj principe ankaŭ por manĝado, pratempe devenis de tiu sovaĝa specio de ĉevalo. La sola subspecio de sovaĝa ĉevalo, kiu pretervivis ĝis la nuntempo en pura formo, estas la Prĵevalski-ĉevalo (Equus ferus przewalski). La tarpano, kies lastaj ekzempleroj pretervivis ĝis la 19-a jarcento, tiam estis komplete estingita fare de la homoj.

Aliaj formoj de ĉevaloj, kiuj en neformala lingvouzo ankaŭ foje nomatas "sovaĝaj ĉevaloj", el science zoologia vidpunkto ne estas tiaj, sed "resovaĝiĝintaj hejmaj ĉevaloj". Ekzemploj por tio estas la Mustang-ĉevalo en norda Ameriko aŭ duonsovaĝe vivantaj formoj kiel la "sovaĝa ĉevalo de Dülmen", germanlingve Dülmener Wildpferd, en Germanio).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La sovaĝa ĉevalo laŭ ekstera aspekto diferencigeblas de la hemiono (duonazeno) kaj la afrika sovaĝa azeno ĉefe per la pli mallongaj oreloj, kaj de la zebroj per la unukolora felo.

La Prĵevalski-ĉevalo kompare al la plej multaj hejmaj ĉevaloj relative malgrandas kaj pli fortikas. De la frunto ĝis la anuso ĝi longas proksimume 220 ĝis 280 centimetrojn, de la antaŭaj hufoj ĝis la ŝultroj proksimume 120 ĝis 146  centimetrojn, kaj la pezo estas averaĝe 200 ĝis 300 kg. La vosto aldone longas proksimume metron. La felo varias inter flavecaj kaj ruĝecaj koloroj kaj ĉe la flankoj pli heliĝas, la ventro kaj la internaj partoj de la kruroj preskaŭ blankas. Karakteriza por la Prĵevalski-ĉevalo estas malhela hirta kolhararo kaj malhelaj subaj kruroj. La vintra felo multe pli densas kaj longas ol la somera felo.

La tarpano de la antaŭaj hufoj ĝis la ŝultroj altis proksimume 125 ĝis 135  centimetrojn kaj havis grizan felon, nigran kolhararon kaj nigran voston.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

"re-breditaj" modeloj de la stepa tarpano

La origina disvastiĝa areo de la sovaĝa ĉavalo etendiĝis tra la tuta Eŭrazio, de Ĉinio ĝis okcidenta Eŭropo.

Ĝis la moderna epoko pretervivis tri subspecioj de la sovaĝa ĉevalo:

La lasta subspecioj estas la lasta kiu ĝis la nuntempo pretervivis en sia origina formo. La Prĵevalski-ĉevalo en 1879 science malkovriĝis fare de la polo Nikołaj Michajłowicz Przewalski (ruse Николай Михайлович Пржевальский, latinliterigite Nikolaj Miĥailoviĉ Prĵevalskij), kiu servis en la armeo de la Rusia Imperio, en la stepoj de Mongolio, kaj tiutempe ankoraŭ vivis en grandaj partoj de sia origina vivoareo, kiu ampleksis Kazaĥion, Ŝinĝjangon, Mongolion kaj eble eĉ sudan Siberion. En la sekvaj jardekoj la nombroj de sovaĝe vivantaj Prĵevalski-ĉevaloj tamen draste malkreskis kaj en la 1960-aj jaroj ĝi formortis en sovaĝa vivoformo. Pretervivis tamen la bestoj antaŭe portitaj al zoologiaj ĝardenoj, kiuj sukcese pariĝis, naskis idojn, kaj dum la lastaj jaroj iuj posteuloj de tiuj zoologi-ĝardenaj ĉevaloj estis reliberigitaj en la mongoliaj stepoj kaj sukcese reekvivas tie.

La hejma ĉevalo precipe pro la fakto ke ĝi laŭ la kromosomoj malsamas de la Prĵevalski-ĉevalo (ĝi nur posedas 64 anstataŭ 66 kromosomoj) ofte konsideratas propra biologia specio (Equus caballus). Inter alie pro esploroj de la mitokondria DNA klaras la proksima parenceco de ambaŭ specioj respektive subspecioj. Esploroj inter alie de la zoologoj B. Wallner, G. Brem, M. Müller kaj R. Achmann tamen ankaŭ pruvis, ke la evoluo de la hejma ĉevalo jam antaŭ 120.000 ĝis 240.000 jaroj disvojiĝis de tiu de la Prĵevalski-ĉevalo (ĵurnalo Animal Genetics, volumo 34, kajero 6: paĝoj 453–456).

Konik-ĉevaloj forte similas al tarpanoj. La foto ekestis en la nederlanda naturevolua teritorio Oostvaardersplassen

Kutime oni konsideras la tarpanon, kiu pretervivis ĝis la 19-a jarcento kaj same vivis en grandaj partoj de Eŭrazio, la antaŭformon de la hejma ĉevalo.

Diferencatas du subformoj de tarpanoj. La arbara tarpano (equus ferus silvaticus) vivinta en meza kaj orienta Eŭropo formortis en la 18-a jarcento. La sudrusia stepa tarpano (equus ferus gmelini), kiu oriente vivis ĝis proksimume la rivero Volgo, havis lastan sovaĝe vivantan ekzempleron, kiu fine de decembro 1879 estis mortigita fare de homoj. Iuj malliberigitaj bestoj en Rusio pretervivis ĝis la Dua Mondmilito. El hejmaj ĉevaloj laŭ ekstera aspekto similaj al la tarpanoj, kiel la Konik-ĉevaloj, kaj el Prĵevalski-ĉevaloj oni "re-bredis" ĉevalojn ekstere tre similaj al la tarpanoj, kiuj tamen el scienca vidpunkto ne estas veraj tarpanoj. Iuj konkurencaj zoologiaj hipotezoj iom malsamas, inter alie ekzistas teorio pri origine kvar formoj de sovaĝaj ĉevaloj, sed ĉiuj hipotezoj samopinias en tio ke ĉiukaze ekzistis diversaj formoj de sovaĝaj ĉevaloj - tion ankaŭ subtenas ekzemple la ŝtonepokaj kavernaj pentraĵoj kiel en la kaverno de Chauvet.

Hejmaj kaj sovaĝaj ĉevaloj povas libere pariĝi inter si kaj naskas komunajn idojn, kiuj restas generopovaj.