Sovata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Urso

Sovata, hungare: Szováta (sovata) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro de Gurghiu laŭ la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureș. Ĝi estas la plej grava refriŝigeja kaj baneja urbo de Rumanio pro la sallagoj ĉi tie troviĝantaj. Ĝia plej granda lago nomiĝas Lacul Ursu Lago Urso, kiu estiĝis la 27-an de majo 1875.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 2 mil 826 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 mil 050 (89% hungaroj).

Historio

La komunumo estis unue menciita skribe en 1602. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda departemento). Administre apartenas al ĝi Căpeţi, Ilieşi, Sărăţeni kaj Săcădat.

Fonto

Ĝemelurboj

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj