Sovetrespublikara Esperantista Unio
Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU, ruse: Союз Эсперантистов Советских Стран, Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Stran), kaj post 1927 Sovetrespublikara Esperantista Unio (ruse: Союз Эсперантистов Советских Республик Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Respublik), estis Esperanto-organizaĵo fondita en junio 1921 dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso, kiu celis unuigi la sovetiajn esperantistojn.
Enhavo |
De 1921 ĝis 1937 [redakti]
SEU estis fondita dum la III Tutrusia kongreso de esperantistoj en Petrograd. Funkciado de SEU estis reglita per statutoj de 1922, 1927 kaj 1932 jaroj. Interese, ke en du unuaj fojoj estis uzita vorto статут kaj en la lasta rusdivena vorto устав.
- "Статут Союза Эсперантистов Советских Стран" (Statuto de Unio de Esperantistoj de Sovetaj Landoj) - estis konfirmita de Popola komisarejo de justico 14-an de junio 1922[1];
- "Статут Союза Эсперантистов Советских Республик" - estis konfirmita de Konsilo de Popolaj Komisaroj 26-an de marto 1927, kaj metita en "Kolekto de leĝoj de USSR por 1927 j.", №2, parto II, paĝo 131[1];
- "Устав Союза Эсперантистов Советских Республик" - estis konfirmita de Popola komisarejo de edukado 13-an de novembro 1932.[1]
Ernest Drezen estis ĝia prezidanto de ĝia fondo ĝis sia morto (ĉirkaŭ 1937). Ĝi havis malfacilajn rilatojn kun SAT. Ĝi malaperis silente dum la Granda Purigo - oni mortigis aŭ enkarcerigis ĝiajn gvidantojn.
Provo de 1956 jaro [redakti]
Malgraŭ reprezalioj de stalina reĝimo oficiale SEU ne estis malfondita kaj ĝia statuto ne estis abolita. La fakto puŝis iamajn aktivulojn de SEU reaktivigi ĝin. Post la 20 Kongreso de KPSU en februaro de 1956 jaro aperis espero oficialigi renaskiĝantan E-movadon. Konsultinte la Centran Komitaton de KPSU la aktivuloj organizis refondan kunvenon, kia okazis 5 majo 1956 en Moskvo en klubejo Idealo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 150 partoprenantoj. Dum la kunveno estis restarigita SEU kaj elektita ties organiza komitato. La komitaton eniris Jevgenij Bokarjov (la prezidanto), N.Danovskij, S.Podkaminer, P.Ŝumilov (la tri vicprezedantoj) kaj aliaj.
Tamen, malgraŭ konfirmo de moskva urbestraro, regiona sekretario de partia komitato A.Nikiforov sukcesis nuligi la decidojn. Poste 42 ĉeestintaj komunistoj-esperantistoj ricevis partiajn skoldojn. Multaj el ili poste ne plu aktivis en la movado.
De 1989 ĝis 1990 [redakti]
La 24-an de januaro 1989, en la kulturdomo ĉe strato Volĥonka n. 13 en Moskvo (kie tiutempe funkciis vigla Esperanto-klubo Lev Tolstoj), la tutlanda konferenco de esperantistoj decidis pri refunkciigo de la memstara Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), surbaze de ASE. La novan Asocion ekgvidis iamaj aktivuloj de SEJM.
En la unua estraro de SEU eniris[1]:
- Vladimir Samodaj, la prezidanto de SEU
- Viktor Aroloviĉ, la vicprezidanto, la estro de la Komisiono pri individuaj membroj;
- Anatolij Gonĉarov, la vicprezidanto, la estro de la Organizad-amasa komisiono;
- Anatolij Kazakov, la vicprezidanto, la estro de la Komisiono pri informo kaj popularigo;
- Boris Kolker, la vicprezidsanto, la estro de la Instru-metodika komisiono;
- Sergej Kuznecov, la vicprezidanto, la estro de la Lingvistika komosiono;
- Aleksandr Melnikov, la vicprezidanto, la estro de la Internacia komisiono.
25-an de januaro 1989 la Prezidio de SEU konfirmis la viceprezedanton Aleksandr Melnikov kiel ĉefdelegito de UEA de USSR[1].
Enkadre de BET-26 (1989) okazis la unua ekzameno de esperanto-instruistoj farita de la Instru-Metodika komisiono de SEU. la ekzamenon okazigis partoprenantoj de la komisiono: Boris Kolker, Sergej Kuznecov kaj Boris Tokarev. La ekzamenon sukcesis: S.Kocarj (Krasnodar), N.Gudskov (Moskvo), A.Vajtilaviĉus (Vilnus). Tamen pro manko de oficiala formularo ili ricevis oficialigitajn ekstraktojn el la protokolo de la ekzameno[2].
Post duonjaro SEU aliĝis al UEA. Lige kun la disfalo de Sovet-Unio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU), kiu direktas la movadon en la novaj, tre malfacilaj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj kondiĉoj.
Oficiala presorgano se SEU estis Informbulteno de SEU. La unua numero aperis en 1990 kaj estis lanĉita per artikolo de V.Samodaj. La artikolo estis presita Esperante, kvankam la tuta alia enhavo estis ruslingva.
Presorganoj de SEU [redakti]
Presorganoj de SEU estis Известия ЦК СЭСР, Международный язык kaj Informbulteno de SEU.
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Informbulteno de SEU № 1(74)
- ↑ Informbulteno de SEU № 2(75)
Bildaro [redakti]
-
La unua numero de Informbulteno de SEU
-
Insigno de SEU (1990-aj jaroj)
Eksteraj ligiloj [redakti]
Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko, artikolo de Ulrich Lins (Esperante). arĥiva kopio
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |

