Granda patriota milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historia termino. Por informoj pri milithistorio, vidu la artikolon Orienta Fronto (Dua Mondmilito).

Granda Patriota milito (ruse Великая Отечественная война) estas ĝeneraligita termino en Rusio kaj la post-sovetaj ŝtatoj por Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 22-an de junio 1941 pro neatendita atako kontraŭ Sovetunio flanke de la Tria regno kaj finiĝis per la germana kapitulaco la 9-an de majo 1945.

Historie, termino "Patriota milito" (ruse Отечественная война) estis uzata por la milito kontraŭ Francio de 1812. Dum la Unua mondmilito, multaj rusoj nomis ĝin la "Dua patriota milito" (ruse Вторая Отечественная война) aŭ "Granda tutmonda patriota milito" (ruse Великая Мировая Отечественная война).[1]

Termino "Granda Patriota milito" unue estis uzita de soveta ĵurnalisto Jemeljan Jaroslavski (1878-1943) la 23-an de junio 1941, en gazeto Pravda.[2] La termino celis enspiri la patriotismon de la soveta popolo, memorigante pri la iama glora milito kontraŭ Francio. Post la venka milito en 1945, oficiala historiografio de USSR nomis tiun militon la "Granda Patriota milito".

Utiligo de la termino[redakti | redakti fonton]

La nomon "Granda patriota milito" uzis Stalin la 3-an de julio 1941 en sia radia parolo, en kiu li aludis al patriotismo de nacioj konsistigantaj Sovetunion kontraŭ atako de faŝistaj landoj. La termino rilatas nur al bataloj de Sovetunio kontraŭ Nazia Germanio kaj ties aliancanoj — Italio, Hungario, Rumanio, Finnlando, Slovakio kaj Kroatio.

Bataloj kaj aliaj gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konstantin Duŝenko, Vortaro de modernaj citaĵoj (ruse), 2006.
  2. Konstantin Duŝenko, Vortaro de modernaj citaĵoj (ruse), 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]