Sovinec (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovinec

Sovinec

Sovinec
burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 50′ 15″ N, 17° 14′ 45″ O (mapo)49.837517.245805555556Koordinatoj: 49° 50′ 15″ N, 17° 14′ 45″ O (mapo)
Sovinec (Ĉeĥio)
Sovinec (Ĉeĥio)
DEC
Sovinec
Sovinec
Situo de Sovinec
Map
Konstruita 1332
Rekonstruita 1632 - 1643
Konstrustilo malfrue gotika kaj renesanca
Devena posedanto Vok kaj Pavel ze Sovince
Retadreso https://www.mubr.cz/page.htm?name=HradSovinec
vdr
Suma vido

Sovinec estas burgo en Ĉeĥio, troviĝanta en vilaĝo Sovinec en distrikto Bruntál.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Sovinec devenas el la jaro 1348, kiam estas menciata Vok el Sovinec. En la periodo de husanaj militoj sinjoroj el Sovinec ŝanĝis siajn sintenojn. En tiu ĉi periodo okazis perfektigado de fortikigado de la burgo. Je la fino de la militoj ili subskribis packontrakton kun margrafo Albreĥto la 2-a de Habsburgo. Post la batalo sur Blanka Monto, tiun ĉi signifan fortikaĵon aĉetis en la jaro 1623 arkiduko Karolo utile al Ordeno de germanaj kavaliroj. El la rezidejo okazis sidejo de administrado de la sinjorujo kaj grava firmeco de la Ordeno. En la jaroj 1643 post gravaj bataloj la burgon ekokupis svedoj sub gvido de generalo Torstensson, la garnizono kapitulacis povante foriri eĉ kun sia persona posedaĵo. En 1650 la Ordeno de germanaj kavaliroj akiris denove Sovinec-on. En 1810 Sovinec ĉesas plenumi rolon de la administra centrejo kaj en sekvanta periodo ĝi estas disvendata. Nur Grandmajstro Maksimiliano la 3-a Jozefo ď Este eldonis en la jaro 1836 ordonon al rea elaĉeto de la disvenditaj partoj de la burgo haltigante tiel ties ruinigadon. En 1939 la posedaĵo de Germana ordeno estis konfiskita per Germana regno kaj ekde 1940 la burgo estis uzata de Wehrmacht kiel militkaptitejo por oficiroj. En 1945 la burgon konfiskis Ĉeĥoslovaka respubliko.

Por vizitantoj[redakti | redakti fonton]

Por vizitantoj de la burgo estas alirebligitaj la 1-a ĝis la 5-a kortegoj kaj plu la t.n. Supra burgo (la plej malnova parto de la burgo) kun belvedero kun panoramo en belegan pejzaĝon de naturparko de Sovinec. En eksaj ĉevalejoj estas instalitaj ekspozicioj de arbarista lernejo en Sovinec kaj ekspozicioj pri la historio de la burgo, en burgrafejo estas ekspozicioj de stano kaj armiloj, ordeno kaj honorigoj kaj suferiga rajto. En ceteraj partoj de la burgo eblas viziti lapidarion, burgan ĉambron kaj ekspozicion de Jaroslav Rón, antaŭa ĉeĥa pentristo, skulptisto, grafikisto kaj vitrofaristo.