Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sovjetunio)
Saltu al: navigado, serĉo
Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj
Origina nomo Союз Советских Социалистических Республик
19221991
Flago-de-Sovetunio.svg
flago
Coat of arms of the Soviet Union.svg
blazono
Geografio
LocationUSSR.png
Ĉefurbo:
Areo:
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
La plej alta punkto:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
293 047 571 (1991)
Nacia konsisto:
rusoj (50,78 %, 1991), ukrainoj (15,45 %, 1991), uzbekoj (5,84 %, 1991), multaj pluaj nacioj kaj etnoj
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
Ŝtat-strukturo
federacia socialisma respubliko
Estiĝo:
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
Pereo:
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusa soveta federacia socialisma respubliko Rusa soveta federacia socialisma respubliko
Ukraina soveta socialisma respubliko Ukraina soveta socialisma respubliko
Belorusa soveta socialisma respubliko Belorusa soveta socialisma respubliko
Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
KSŜ KSŜ
Litovio Litovio
Latvio Latvio
Estonio Estonio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Unio de Sovetaj Socialismaj RespublikojSovetunio, mallonge USSR, (ruse Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estas ŝtato ekzistinta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon de la monda loĝata sekaĵo kaj estis pro tio siatempe la plej granda lando de la mondo.

Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis sekaĵan landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganistano, Mongolio, Ĉino kaj KPDR en sudo.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Rusujaj Revolucioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Rusia Revolucio, Februara Revolucio kaj Oktobra Revolucio.

En 1917, la Rusia Imperio, kies ŝtatestro estis caro, militis inter alie kontraŭ la Germana Imperiestra Regno en la Unua Mondmilito komenciĝinta en 1914. Post kiam la militestroj gajnis pli kaj pli da potenco kaj en Rusujo kaj en Germanujo, kaj post akra batalado en la granda milito, okazis finfine la Februara Revolucio 1917 en Ruslando, kiu devigis la caron eksiĝi. La rezulto de la revolucio estis demokratia respubliko, sed ĝi estis tre disfalema pro la ankoraŭa milito kaj malbona stato de la popolo.

En oktobro (laŭ la rus-ortodoksa kalendaro) de la sama jaro, la registaro kreiĝinta fine de la Februara Revolucio fiaskis pro la okazo de denova revolucio, la tiel nomata Oktobra Revolucio. Temis pri socialisma revolucio iniciatita de la Bolŝevikoj, radikala komunisma grupo, kies ideologio fontis el la verkoj kaj pensoj de la germana filozofo Karl Marx. La Revolucio superis la jam ekzistintan registaron kaj estigis la unuan ŝtaton de la mondo bazitan sur tiuj komunismaj ideoj. La nova lando nomiĝis Rusuja Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) aŭ pli mallonge Rusuja Soveta Respubliko.

Enlanda Milito kaj Kreo de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia enlanda milito.

Unu el la promesoj, kiujn donis Lenin, la estro de la revolucio, al la rusa popolo, estis paco kaj finigo de la Mondmilito. Kiam la nova soveta Rusujo faris armisticon kun Germanujo kiel verigon de la promeso decembre de 1917, la orienta fronto (inter Germanujo kaj Rusujo) de la milito ekmalekzistis, kio signifis perdon da strategia sekureco por la aliaj nacioj militantaj kontraŭ Germanujo. Usono, Francujo kaj Britujo, kune kun aliaj malgrandaj ŝtatoj, provis re-krei la orientan fronton per halti la Rusan Revolucion. Pro tio ili subtenis tiujn movadojn, kiuj jam kontraŭis la revolucion, i.a. defendantojn de la carismo kaj de la provizora registaro kreiĝinta kaŭze de la februara revolucio. Tiel estiĝis la Rusuja Enlanda Milito.

En proksimaj regionoj ankaŭ estiĝis sovetaj respublikoj, kiuj kune batalis en la enlanda milito kontraŭ la kontraŭantoj de la Socialisma Revolucio. La celo de Usono, Francujo kaj Britujo, rekrei orientan fronton, estis realigita, kiam la armistico kun Germanujo finiĝis marte de 1918 pro la manko de antaŭe farita fina paca traktato. Do Germanujo ekis la tiel nomatan “Operacon Faustschlag”.

En marto 1918, Germanujo kaj Rusujo faris finan pacigon per la Traktato de Brest-Litovsk. Malgraŭ tio kaj la malmulte poste okazinta finiĝo de la entuta mondmilito, la enlanda milito pluiĝis ĝis junio 1923, kiam venkis la bolŝevikoj. Kelke da tempo antaŭ la venko, la 30-an de decembro 1922, la RSFSR kunfondis kun la aliaj socialismaj ŝtatoj – Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR – la Sovetunion, kiu baldaŭ montriĝis kiel totalisma reĝimo pleje misuzanta la ideologion de la komunismo.

Fino de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

La 17-an de marto 1991 okazis tut-sovetia referendumo pri daŭra ekzisto de la ŝtato; el la voĉdonrajtaj civitanoj 80% partoprenis ĝin. En RSFSR 76,4% voĉdonis por konservo de Sovetunio. Pluraj teritorioj, aŭtonomiaj en Sovetunio, uzas la leĝaron de Sovetunio kaj la rezultojn de tiu referendumo por pravigi sian rajton je sendependiĝo: interalie Sud-Osetio, kies loĝantoj voĉdonis por konservo de Sovetunio kaj, laŭ la tiam funkciinta leĝaro, rajtis decidi sian sorton aparte de la sovetia respubliko, kies aŭtonomio ili estis (Kartvela SSR en la kazo de Sud-Osetio).

La 19-an de aŭgusto 1991 en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon restarigi sovetan regadon. Tiu provo estas konata kiel Aŭgusta putĉo. Celo de la putĉo estis haltigo de la reformoj, komencitaj en 1990-1991, kaj konservo de la unueca soveta ŝtato. Per fiasko de la putĉo fiaskis Sovetunio kiel ŝtato.

La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, pli konata en medioj kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu dokumento la tri ŝtatestroj „konstatis“ disfalon de Sovetunio[1] kaj proklamis kreon de KSŜ.

La 25-an de decembro je 19:38 la flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kaj faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (i. a. Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.

Ŝtatestroj[redakti | redakti fonton]

Jen la estroj de la Komunisma Partio, kiuj fakte, sed ne ĉiam ankaŭ laŭkonstitucie, estis la ŝtatestroj de Sovetunio:

Respublikoj de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Respublikoj de Sovetunio.

USSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Konata simbolo de Sovetunio (kaj entute de la komunismo) estas la rikoltilo kaj martelo, kiuj ankaŭ troviĝas sur la sovetaj blazono kaj flago (vd. supre). Krome, la ruĝa koloro ankaŭ estas simbola por la maldekstra ideologio kaj per tio ankaŭ por Sovetunio.

Himno[redakti | redakti fonton]

Alia simbolaĵo pri Sovetunio estas ĝia himno. Sovetunio havis dum sia ekzisto du himnojn entute:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Соглашение о создании Содружества Независимых Государств