Kosmopramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spaca Navedo)
Lanĉo de Kosmopramo Challenger
Kosmopramo Discovery en oktobro 2000

Kosmopramo (aŭ kosma navedo, angle: Space Shuttle) estis plurfoje uzebla kosmoveturilo disvolvita de la Usona kosmo-agentejo NASA. Ĝi kapablis transporti sep homojn kaj ŝarĝon de 25 tunoj (lanĉe) kaj 15 tunoj revene. Ĝi estas lanĉita ekde la Kennedy Space Center (Kosmocentro Kennedy) en Cape Canaveral. 135 misioj okazis inter 1981 kaj 2011.

Kosmopramo estis lanĉata de raketo, sed surteriĝis simile al aviadilo. Ĝiaj nomoj distingas ĝin de kosmoŝipoj, kiuj ordinare uzeblas nur unufoje. Tio havas du kialojn:

  • kosmoŝipo konsistigas nur etan parton de la raketa instalaĵo lanĉita; preskaŭ ne valoras reuzi ĝin;
  • kosmoŝipo ordinare ĉe sia refalo al tero aŭ akvo difektiĝas tiom, ke ne eblas reuzi ĝin.

Listo de kosmopramoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kosmopramoj profile dum starto

NASA entute konstruigis 7 diversajn kosmopramojn. Temas pri:

Challenger pereis 73 sekundojn post ekflugo la 28-an de januaro 1986. Columbia pereis dum alteriĝa manovro enirante la atmosferon la 1-an de februaro 2003.

Post la dua katastrofo la agentejo NASA provizore ĉesigis flugojn per kosmopramoj. La sekva flugo, STS-114, estis planita por la 15-a de majo 2005, sed okazis nur je la 26-a de julio.

Ĉar la akcidenton de Columbia probable kaŭzis difekta kahelo en la kontraŭvarma ŝildo, NASA ordonis de-eksteran inspekton (en orbito) antaŭ ĉiu reveno. Ĉar tia inspekto estas taŭge farebla nur dum restado ĉe la Internacia Kosmostacio (ISS), ĉiuj postaj flugoj almenaŭ tuŝis la stacion.

Ĉar ankaŭ dum la lanĉo en julio 2005 plasta peco derompiĝis de la lanĉaj raketoj kaj trafis la kosmopramon, NASA anoncis denovan ĉesigon de ĉiuj flugoj ĝis esploro de la kaŭzo.

La kosmopramoj faris en la kosmo multe da utila laboro. Estis lanĉitaj multaj satelitoj, centoj da kosmonaŭtoj flugis tien kaj reen, ili vizitadis la kosmajn enorbitajn staciojn Mir kaj ISS, ili flugis entute 1 032 tagojn, t. e. 24 770 flug-horojn.

La nomo(j)[redakti | redakti fonton]

La kutima usona vorto por ĝia ĉefa kosmo-aviadilo, shuttle (navedo), aludas ĝian kapablon plurfoje iri eksterteren kaj reveni. La originala koncepto por la navedo estas ke ĝi flugus inter tero kaj kosmo ĉiuduasemajne, tamen en praktiko pasas kelkaj monatoj inter flugoj.

Aliaj lingvoj parte prenis tiun vorton sentraduke, aliaj tradukis ĝin, aliaj parolas pri "spaca pramo" aŭ eĉ "spaca omnibuso"; la ĉeĥa lingvo uzas la vorton raketoplán, en kiu la vortparto "-plan-" devenas de la franca verbo planer (gliti, ŝvebi). En la portugala lingvo oni nomas ĝin vaivem espacial, laŭlitere kosma iras-revenas. Laŭ la tradicia uzado de Esperanto la vorto "kosmo" pli indas ol la ambigua vorto "spaco" (kiu povus signifi grandan areon, volumenon, aŭ ion similan), kaj la reta fakvortaro de la Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo) rekomendas la terminon kosmopramo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kosm/o/pram/o (2003-02-25). Arkivita el la originalo je 2008-07-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]