Spadiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Floraroj: 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Spadiko estas aparta simpla nefinita floraro, kiu konsistas el spiko kun longa, dika, karneca akso, sur kiu sidas la sentigaj floroj, kaj kovrita per grandega brakteo nomiĝa spato. Ĝi estas tipa floraro de la familioj arumacoj kaj arekacoj.

Skemo de spadiko (sen la spato).

Ĉe la Arumo, la spadiko havas dika aj karneca akso, coloforme, sur kiu estas multe da malgrandegaj floroj, inaj baze (nur la ovolujo) kaj viraj supere (nur la stamenoj) kaj fine nefekundeblaj alte. Pinte, la akso estas klabforma.

La spadiko de la giganta amorfofalo estas la plej granda floraro surtere.

Ĉe kelkaj specioj de arumacoj, la spadiko povas porti pli ol 2 000 florojn.

Ĉe la arekacoj, la spadiko estas ofte ligna, kaj portas ankaŭ unuseksaj floroj etaĝe aranĝitaj. La spato estas anaŭ ofte ligna.