Spado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sportospado kun franca tenilo

Spado estas glavo konsistanta el longa, rekta, mallarĝa, pinta kaj unutranĉa aŭ dutranĉa klingo kun tenilo. La spado evoluis ĉirkaŭ 1500 el la glavo de la kavaliroj kaj estis disvastigita ne nur inter militistoj, sed ankaŭ inter riĉaj burĝoj kaj nobeluloj. De la komenco oni uzis ĝin por skermado.

Post la komenco de la 19-a jarcento portis spadojn nur oficiroj kaj membroj de la kavalerio. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas je iuj armeoj, militistakademioj kaj ceremoniaj uniformoj korespondaj spadoj.

Spadoskermo estas disciplino de la sporta skermo. Tie ĉi, kontraŭe al aliaj armiloj (rapiro, sabro), oni rajtas tuŝi la tutan korpon. La klingo mezuras kun la tenilo 110 cm, el kiuj inter 18 kaj 20 cm estas por la tenilo. La tuta armilo pezas maksimume 770 g. La spadokablo estas tripolusa kaj havas do plusan poluson, kompare al rapirokablo.

Ne nur spadoskermo, sed ankaŭ surscena skermo iĝas pli kaj pli populara.

Vidu ankaŭ