Spajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
preĝejo Sankta Andreo kun spajro de 115 metroj en Hildesheim
spajro de 123 metroj de la katedralo en Salisbury
la imponaj malfrugotikaj spajroj de la katedralo Burgos

Spajro laŭ PIV estas la turpinto (ĝenerale) de kirko, do de kristana preĝejo, inter alie de katedralobaziliko. Temas pri konusa aŭ piramida strukturo pinte de konstruaĵo foje ankaŭ de nereligia signifo. Etimologie, la vorto devenas de la angla vorto spire surbaze de spear (lanco) kaj pli frue de la anglosaksa lingvo, kaj ne rilatas al la vorto spiro el la latinidaj lingvoj, ĉeesta ankaŭ en la vortoj inspirospirito.

Simbole, spajroj havas du funkciojn. La unua estas proklami potencon. La spajroj, kiuj iel militece memorigas pri la pintoj de lancoj, donas la impreson de forto. La dua estas gvidi la rigardon supren al la ĉielo, kaj simbole al la koncepto pri dio. Tiu dua funkcio estas la kaŭzo, kial tiom da spajroj asociiĝas kun religiaj konstruaĵoj. Spajro sur kristana preĝejo aŭ katedralo tamen ofte ne nur estas simbolo de pieco, sed ankraŭ konsideriĝas simbolo pri la ekonomia prospero de la religia komunumo, kiu posedas la konstruaĵon.

Kiel arkitektura ornamaĵo, spajroj plej ofte troveblas sur kristanaj preĝejoj, kie ili kronas la preĝejan (ofte sonorilan) turon. Se supre de preĝeja spajro troveblas kruco, la preĝejo kutime apartenas al al romie katolika aŭ alia antaŭ-reformacia kristana eklezio. En la foto pri la religia centro de la Universitato Lancaster sube, unue planiĝis ke ĉiuj tri spajroj supre havu krucon, por rememorigi pri la mortoloko de Jesuo, la monto Golgoto apud Jerusalemo. La kristana centro estas ekumena, kun anglikana/metodista kaj romie katolika kapeloj, sed fine ankoraŭ aldoniĝis koŝera kuirejo kaj salonoj por kunvenoj de islamanoj, budhanoj, judoj kaj anoj de pliaj religioj; tial fine la tria kruco konvertiĝis al simpla metala pinto, montranta en la ĉielon kaj simboliganta la tiujn anojn de diversaj religioj.

Dum la arkitektura epoko de Gotiko, la kristanaj preĝejoj iĝis ĉiam pli imponaj kaj konsideriĝis "religiaj fortikaĵoj, kaj sekve iĝis kutimo konstrui ilin kun pluraj spajroj.

Nuntempe, la plej larĝa spajro, kiu estas parto de la arkitekturo de alia konstruaĵo, estas la pinto de la nova turo "Q1" en Gold Coast en Kvinslando (Aŭstralio).

Spajroj tamen ankaŭ ekzistas kiel memstaraj strukturoj. Kiam ŝtatanoj de okcidenta eŭropo konatiĝis kun la kulturo de antikva Egiptio kaj entuziasmiĝis pri ĝi komence de la 19-a jarcento, en multaj urboj de Eŭropo estis starigitaj egiptaj obeliskoj. Kiam originaj obeliskoj povis esti importitaj (ekzeple al LondonoNovjorko, oni tiel faris, sed en aliaj lokoj (ekzemple la Vaŝingtona monumento en la usona ĉefurbo) oni simple konstruis novajn, kaj parte aparte altajn, obeliskojn. Dum la modernismaj movadoj de la 20-a jarcento, oficejaj turdomoj ekestis en ĉiuj grandaj metropoloj de la mondo, kaj multaj el ili kroniĝis per spajro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]




spajro moderna de la kristana centro de Universitato Lancaster
desegnaĵo de gotika katedralo (simila al tiu en Reims kun sep spajroj kaj dekoj da "pinakloj"
aldono de nova spajro al kastelo Doberlug