Spamo

El Vikipedio
(Alidirektita el Spamaĵo)
Saltu al: navigado, serĉo
Trudleterplena dosierujo

Spamo (aŭ trudmesaĝo) estas amase sendita mesaĝo al homoj, kiuj ne petis ĝin. Plej ofte spamo estas sendita per retpoŝto kiel komerca reklamo. Tamen, la termino havas pli larĝan difinon, kaj povas aludi al nekomercaj mesaĝoj kaj mesaĝoj sendataj laŭ aliaj komunikiloj. Oftaj komunikiloj uzataj de spamistoj estas retpoŝto, Usenet novaĵgrupoj, tujmesaĝiloj, ret-serĉiloj, blogoj, faksoj, kaj poŝtelefonaj tekstmesaĝoj.

Enhavo

[redakti] Protekto kontraŭ spamo

Por protekti sin kontraŭ aŭtomata registrado de spamistoj ĉe senpagaj retpoŝtaj servoj kaj sinsekve dissendado de spamo, oni uzas diversajn teĥnikojn, ekzemple captcha. En retpoŝtaj programoj oni povas uzi diversajn spamfiltrilojn.

[redakti] Etimologio de la termino

Origine la vorto spamo devenas de viandoprodukto.

Originale, SPAM (ĝuste majuskla) estas viando-produkto de la firmao Hormel, kiu estas ankoraŭ nuntempe vendata. Poste, la komedigrupo Monty Python famigis "La Spam-skeĉo"n. En la skeĉo, restoracio servis nur manĝaĵojn de SPAM. Tiam vikingoj estis kantantaj "Spam! Spam! Spam! Spam!..."

Dum la fruaj 1980-aj jaroj, iuj uzantoj de bultenejoj (BBS) por konsterni aliajn uzantojn tajpadis "SPAM SPAM SPAM" multe, kiu kaŭzis la informan tekston rulumi for la ekrano.





[redakti] Spamo en aliaj lingvoj

Bilda klarigo de la kebeka esprimo pourriel. La kebeka franca lingvo estas multe pli kreiva ol la franca de Francio. Ofte Francoj uzas anglajn vortojn dum kebekoj kreas novajn, kiuj kelkfoje ekuziĝas ankaŭ en Francio.

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton spam, en franclingva Kebekio, parolante pri spamo, oni uzas la vorton pourriel, kiu estas miksaĵo inter courriel (retletero, kunigo de courrier kaj electronique) kaj poubelle (rubujo). Krome pourri en la franca signifas "putrinta", do pourriel plie elvokas rub-rilatajn aferojn. La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin. Male, la vorto pourriel ne ankoraŭ estas multe uzata en Francio.

Inspirite laŭ la kebeka modelo, oni povus en Esperanto simile diri rubleterorubmesaĝo kiel alian vorton por spamo. Tiu nomo signifas, ke tiaj leteroj estas rubaĵoj, kiujn oni kutime emas tuj forviŝi, enrubujigi. Same kiel en la kebeka esprimo, rubletero estas iuspeca miksaĵo inter nia esperanta esprimo retletero kaj rubaĵo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

• FAQ-eto pri spamo
• Franck ARNAUD: RETPOŜTO: Kia solvo por rubpoŝto? el Monato (2003/11, p. 15)
• Paul Peeraerts: INTERRETO: Kiel protekti retadresojn? el Monato (2005/07-08, p. 27)
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj