Spatelbeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spatelbeka anaso
Spatelbeka anaso, masklo en Anglio
Spatelbeka anaso, masklo en Anglio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. platalea
Anas platalea
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Spatelbeka anaso (Anas platalea [ne konfuzu kun la genro Platalea]), iam konata kiel Ruĝa kuleranaso, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj de la genro Anas. Ĝi troviĝas en suda Sudameriko, nome en Argentino, suda Peruo, suda Bolivio, Urugvajo, Paragvajo, la Falklandoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, suda Brazilo, kaj Ĉilio[1], ĝis la Magelana markolo. Vintre la plej sudaj birdoj migras norde al Brazilo kaj Peruo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo

Ĝi estas mezgranda al granda anaso 53 cm longa, kaj peza el 500 al 600 g. La Spatelbeka anaso estas cinamokolora kun malhelaj punktoj en dorso, brusto kaj flankoj, kaj verda speguleto. La kapo kaj kolo estas grizecaj al helbrunaj. La flugiloj estas bluecaj kun blanka bordo. La suba vosto estas nigra kun blanka makulo. Ili havas grandan malhelan al nigrecan spatelforman bekon 6 cm longa, kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La ino estas similkolora sed ne tiom cinamokolora; krome ŝi havas pli malhelajn irisojn. Kvankam temas pro sepcio kun seksa duformismo, la distingo ne estas tiom markata kiom ĉe la nordaj specioj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Anas platalea - MHNT

Tiu specio loĝas en lagetoj, lagoj, lagunoj de nesala akvo, aŭ eĉ ĉe salecaj estuaroj kaj marbordoj ĝis la 3.500 msm. Ili preferas akvejojn trankvilajn kaj malmulte profundajn, riĉaj en laga vegetaĵaro. Estas specio tre filtrista por manĝo en zonoj kun akva vegetaĵaro, kie ĝi kaptas mikro-organismojn. Ĝi observeblas komune laŭ paroj aŭ malgrandaj grupoj de la sama specio aŭ en miksitaj kunmanĝantaroj de la genro Anas.

La reprodukta sezono estas el septembro al novembro. La nesto estas konstruata surgrunde, kun ŝirmo de vegetaĵaro. La ino demetas 5 al 10 ovojn kremokolorajn, de 53 x 37 cm averaĝe, kiuj estos kovataj dum 25 tagoj. Ili atingas seksan maturecon post la unua jaro.

La specio kaj la homo[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso estis importata en Eŭropon la unuan fojon en 1932. Post la Dua Mondmilito jam estis en la rezervejoj de la brita Wildfowl Trust. Post la 1960-aj jaroj, tiu specio estas pli en bestoĝardenoj[2]. Tiu specio hibridiĝas kun aliaj anasaj specioj kiaj la Kuleranaso, si ili estas bredataj kune en sama ejo. Ties statuso ĉe la IUCN Ruĝa Listo estas Malplej Zorgiga.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. (2007)
  2. http://www.photozoo.org/Europe/France/keranas/Anas+platalea+3.JPG.html Arkivigite je 2008-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Anas platalea, photozoo.org.
  3. "IUCN"

Literaturo[redakti | redakti fonton]