Spato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Spato en botaniko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Spato rilatante al mineralo kun bone distingeblaj kristalo|kristalaj edroj kaj klivebenoj.
Blanka spato de la arumaco Zantedeschia aethiopica

La spato estas botanika termino pri speciala formo de brakteoj. Ĝi estas brakteo, kiu envolvas la infloreskon kaj estas okulfrape kolora. Plej ofte la spato konsistas el nur unu folio, malofte el du aŭ pliaj folioj. Arumacoj kaj arekacoj havas spatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Herder-Lexikon der Biologie, Spektrum Akadem. Verlag, 1994. ISBN 3-86025-156-2
  • Rothmaler, W.: Exkursionsflora, Bd. 2, Gefäßpflanzen. Volk und Wissen, Berlin 1983
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.