Specialaj Ekonomiaj Zonoj (Ĉinio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la SEZ-oj kaj SAR-oj de Ĉinio

La Specialaj Ekonomiaj Zonoj (SEZ) de la Ĉina Popola Respubliko estas apartaj regionoj de Ĉinio, kie la Ĉina registaro aplikas specialajn leĝojn kaj ekonomiajn politikojn, por kuraĝigi investojn de eksterlandaj kompanioj kaj faciligi komercon.

Ĉi tiun politikon komencis la registaro de Deng Xiaoping en la komenco de la okdekaj jaroj. La unuaj SEZ-oj estis Ŝenĵeno, Zhuhai kaj Ŝantoŭo en la provinco Kantonio, Xiamen en la provinco Fuĝjano, kaj la tuta insula provinco Hajnano. En ĉi tiuj urboj kaj regionoj oni igis impostojn aparte malaltaj, kaj donis al eksterlandaj investantoj multe da aŭtonomio, kiun ili ne havus en la resto de Ĉinio. Ĉi tiu politiko estis tre sukcesa: la Specialaj Ekonomiaj Zonoj altiris multe da investado, ĉefe de Tajvano kaj de Ĉinoj kiuj vivis eksterlande. La plej sukcesa kazo estis Ŝenĵeno, kiu en la komenco estis nur vilaĝo de fiŝkaptistoj, sed nun fariĝis urbo kun 20 milionoj da homoj.

En 1984 Ĉinio establis la Marbordaj Disvolviĝaj Zonoj por kuraĝi eksterlanda investo en 14 aliaj urboj.

Ekde, la registaro havas establita multaj aliaj zonoj por eksterlanda investo, ĉar la sukceso de la SEZ-oj. Unu el la plej sukcesa estas la "Pudong Nova Zono" en Ŝanhajo, kiu estas nun certe la centro de eksterlanda investo tra Ĉinio.

Listo de SEZ-oj[redakti | redakti fonton]

Speco Urbo Provinco
Speciala Ekonomia Zono Ŝenĵeno Kantonio
Zhuhai Kantonio
Ŝantoŭo Kantonio
Xiamen Fuĝjano
(tuta provinco) Hajnano
Marborda Disvolviĝa Zono Daljano Ljaŭningo
Ĉinhŭangdaŭo Hebejo
Tjanĝino n/a
Jantaj Ŝandongo
Qingdao Ŝandongo
Lianyungang Ĝjangsuo
Nantong Ĝjangsuo
Ŝanhajo n/a
Ningbo Ĝeĝjango
Wenzhou Ĝeĝjango
Fuĝoŭo Fuĝjano
Kantono Kantonio
Zhanjiang Kantonio
Beihai Gŭangŝio