Specialaj Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma ceremonio ĉe la 2003 Specialaj Olimpikoj

Specialaj Olimpikoj estas internacia sporta organizaĵo, kiun fondis Eunice Kennedy Shriver. Kadre de la organizaĵo, homoj, kiuj havas lernmalfacilaĵojn, helpiĝas plimemcertiĝi kaj plimemestimiĝi per sport-trejnado kaj konkursado. Pli ol unu miliono da atletoj, en pli ol 150 landoj, partoprenas en sportprogramoj, organizataj de la Specialaj Olimpikoj.

La promesfrazo de Specialaj Olimpikoj estas: "Mi venku. Sed se mi ne povas venki, mi estu sentima en la provo."

Same kiel la Olimpiaj ludoj kaj la Paralimpikaj ludoj, la Specialaj Olimpikaj ludoj okazas ĉiun kvaran jaron. La lastaj tiaj someraj ludoj estis la Specialaj someraj Olimpiaj ludoj 2003, kiuj okazis en Dublino en Irlando de la 20-a de junio ĝis la 29-a de junio. La 2003-aj ludoj estis la unuaj okazintaj ekstere de Usono, kaj pli ol 7.000 atletoj partoprenis. La lastaj specialaj vintraj ludoj okazis en Nagano en Japanio, de la 26-a de februaro ĝis la 5-a de marto 2005 kaj en Boise (Idaho) en Usono de la 7-a ĝis 13-a de februaro 2009.

La unuaj Internaciaj specialaj Olimpiaj ludoj (kiel tiu evento antaŭe nomiĝis) okazis ĉe Soldier Field en Ĉikago en la usona ŝtato Ilinojso.

Eksteraj ligiloj