Speciprotektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preskaŭ triono de ĉiuj specioj de Amfibioj estas minacataj de formorto

Speciprotektado signifas la protektadon kaj la prizorgadon fare de homoj de iuj specioj, pro suferata minaco, kiel protektindaj taksataj naturvivantaj besto- kaj plantospecioj en ilia natura kaj historie kreskanta multeco (biodiverseco).

Ekde 1966 estiĝis ruĝaj listoj de minacataj specioj, per kiuj oni provas taksi la gradon de endanĝeriĝo de la specioj. Speciprotektaj programoj celas la protekton de kutime specifa endanĝerita aŭ de formorto minacata specio.

Speciprotektado estas do parto de naturprotektado, kiu zorgas unuflanke pri la protektado de unuopaj specioj, sed ankaŭ pri la protektado de tutaj vivejoj, kiel biotopoj kaj ekotopoj. Tiel speciprotektado estas kutime ankaŭ ekotopprotektado, ĉar la protektota specio estas nemalhavenda parto de la ekotopo. Aliflanke tio validas, ĉar al la detruo de la vivejo ja sekvos la malapero de la specio.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

En pasintaj epokoj, la grandan rolon por speciprotektado ludis estetikaj kaj moralaj aspektoj. Tio limigis speciprotektadon al allogaj besto- kaj plantospecioj. Nuntempe speciprotektado celu ĉefe la konservon de la biologiaj funkcioj de la medio, kiel ekzemple:

Krome la konservo de la biodiverseco estas ekde la 1990-aj jaroj grandiĝanta argumento por la speciprotektado. Ankaŭ ripozo kaj hejmlandprotekto estas motivo por speciprotektado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]