Specoj de betono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkitekturo - Betono


Betonoj laŭ speco de ligento (1-a kriterio):

Cementbetono (cemento kiel ligento), asfaltbetono, gipsbetono, kalkbetono, plastbetono (betono kun sinteza rezino - plasto - kiel ligento) kaj lombetono (betono, en kiu kiel ligento, ev. ankaŭ kiel volumenaĵo, funkcias lomo stabiligita per kalko, cemento, ev. per alia stabiligilo).

Betonoj laŭ speco de volumenaĵoj (2-a kriterio):

Brikruba betono (el pistaĵo de bakitaj brikoj), barita betono (el peza barito BaSO4 kiel ŝtonaro), lignera betono (el lignosegaĵo), perlita betono (el ekspansiigita perlito), pumika betono (el pistita pororiĉa natura pumiko kiel ŝtonaro), ŝlakpumika betono (el pistita ŝaŭmigita ŝlako).

Betonoj laŭ volumena maso-denseco (3-a kriterio):

Malpeza/Leĝera betono, (volumena maso malpli granda aŭ egala al 2000 kg/m3 - konvencia valoro), ordinara betono (volumena maso pli granda ol 2000 kg/m3, sed maksimume egala al 2800 kg/m3, elfarita el kompakta ŝtonaro), peza betono (volumena maso super 2800 kg/m3, ekz. la barita, limonita, aŭ kun fergruza almiksaĵo, gisa granularo kaj gruzo, grajnigita ŝtalrubo) por aplikadoj ĉe nukleaj ekipaĵoj pro radiadŝirmado).

Betonoj laŭ inheraj karakterizaĵoj en makrostrukturo (4-a kriterio):

Freŝa betono (kompaktigita betonmiksaĵo en ŝeligita konstrukto aŭ en muldilo antaŭ kaj dum la stadio de solidiĝo), etgrajna betono (farita nur el fajna ŝtonaro; ĝi estas uzata por subtilaj konstruktoj kaj por la konstruktoj kun tre densa armaturo), malfajngrajna/grobgrajna betono (farita grandparte el malfajna ŝtonaro), ciklopa betono (kutime nearmita, kun relative grandaj ŝtonoj dum betonado metataj en la betonmiksaĵon), magra betono (malmulte dotita per cemento, karakteriza per malalta meĥanika firmeco; ĝia para antonimo estas grasa betono), por[hav]a betono (ĉiu malpeza betono, makropora kaj mikropora, farita el etgrajna kalka, kalkcementa aŭ cementa mortero, malpezigita per gasprodukta aŭ ŝaŭmiga substanco, aŭ per forvaporigo de superflua miksakvo; fabrikata ĝi estas ankaŭ en aŭtoklavo), porobetono (fabrikita el etgrajna kalka, kalkcementa aŭ cementa mortero sub efiko de gasprodukta substanco en aŭtoklavo, ĝia ĉefa propreco estas poreco, volumena maso kutime nur 350-600 kg/m3), simpla betono (sen armaturo aŭ nur kun helpa armaturo, pri kiu oni supozas, ke ĝi ne partoprenas peradon de internaj fortoj), armita betono (kun armaturo, al kiu oni atribuis statikan funkcion), ŝtalbetono (armita betono, kiu ne estas antaŭstreĉita, pri ties armaturo oni supozas, ke ĝi partoprenas la transigadon de internaj fortoj en konstruelemento), antaŭstreĉita betono (armita, kiun oni intence ŝarĝas per prema forto aktivigita pere de armaturo streĉita antaŭ la ekfunkcio de la konstrua betonelemento), antaŭ hardiĝo antaŭstreĉita betono (kies armaturo estis antaŭstreĉita tuj komence dum fabrikado de la betona elemento), post hardiĝo antaŭstreĉita betono (kiu estis antaŭstreĉita kiel hardiĝinta betono, helpe de kabloj tiritaj tra kanaletoj en la betono kaj fine streĉitaj kaj ankritaj) ŝtalfibra betono (en kiun estas enmiksitaj subtilaj tranĉaĵoj de drato - longeco sub 10 cm -, orientitaj libere ĉiudirekte; ilia tasko estas altigi kuntenemon de betono, precipe ĝian rezistecon al tira streĉo).

Betonoj laŭ teĥnologio de fabrikado (5-a kriterio)

Verŝita betono (kiu en la stadio de prilaboro de betonmiksaĵo prezentas fluan konsistencon, la celon de enmeto ĝi atingas memflue tra tuboj aŭ trogoj), plastigita betono (el miksaĵo kun plastiga ingredienco, kiu efikas al fluigo kaj tiel al pli facila prilaboro de la betonmiksaĵo), batita betono (el miksaĵo kompaktigita laŭ tavoloj per mana aŭ maŝina, ĉu pneŭmata, ĉu elektra, batilo), premita betono (el miksaĵo kompaktigita en muldilo per premmaŝino, kutime hidraŭla), rulpremita betono (de plata konstruelemento fabrikita el miksaĵo kompaktigita per sistemo de ruliloj efikantaj per alta premo), vibrigita betono (el miksaĵo kompaktigita per vibratoro), centrifugita betono (el miksaĵo kompaktigita helpe de centrifuga forto, per ĵetado de la miksaĵo al vando de rotacianta formo, aŭ en horizontalan muldilon pere de speciala rotacia ĵetmaŝino), ŝprucigita betono (kiu estiĝas per ŝprucigado de etgrajna betonmiksaĵo al surfacoj de konstruktoj helpe de premaero; ĉe la seka teĥnologio la miksakvo, cemento, ŝtonaro kaj aero miksiĝas nur en la ajuto de ŝprucpistolo), vaku[iz]ita betono (el kiu tuj post ĝia enmeto kaj kompaktigo estas pere de vakuo elsuĉita superflua parto de la miksakvo), varmizita betono (kies komencaj meĥanikaj firmecoj kreskis per mallongedaŭra altigo de temperaturo de freŝa kaj hardiĝanta betono sub la efiko de varmofonto - varmaj vaporo, aero, kurento, infraradiatoroj), vaporizita betono (komence traktita per varma vaporo por kreskigi ties komencan meĥanikan firmecon), subakva betono (resp. betonmiksaĵo por subakva betonado, kiu estas metata en akvon per tia teĥniko, kiu evitas disigon de la miksaĵo en la akvo; la transporto de la miksaĵo sub akvonivelon okazas plej ofte helpe de pumpilo kaj tubaro) kaj aŭtoklavbetono (kies maturiĝo estis rapidigita per altigo de premo kaj temperaturo de vaporo en aŭtoklavo, ekz. porobetono).

Betonoj laŭ fizike funkciaj proprecoj (6-a kriterio):

Aerumita betono (modifita helpe de aeruma ingredienco, kiu kreas multe da egalgrade disigitaj mikroporoj de grandeco 10 - 300 mikrometroj), varmizola betono (de alta varmorezistanco atingata per malpezigo de betono, per egalgrade disetenditaj poroj), fajrorezista betono (kiu longedaŭre rezistas al temperaturoj ĝis 1580 ºC kaj samtempe grandparte konservas siajn meĥanikajn proprecojn), radiadŝirma betono (kiu amortizas biologie damaĝan radiadon, ekz. la Rentgenradiadon, gamaradiadon, neŭtronan radiadon), akvohermeta betono (kiu rezistas al trapenetro de premakvo), hidrofobia betono (farita el hidrofobia cemento aŭ helpe de hidrofobia ingredienco).

Betonoj laŭ adhera indico de celo en la nomo (7-a kriterio):

Porta betono (simpla nearmita kaj armita betono de portantaj elementoj kaj konstruktoj, plenumanta la postulojn de statika kalkulo), sterna betono (kiu prezentas horizontalan ne tro dikan tavolon kiel subaĵon por sekvanta konstruparto - tavolo de planko, plata tegmento - aŭ ĝi sterniĝas surgrunde sub hidroizola tegaĵo), faca betono (kiu aperas surface de konstruo, kutime dekore traktita nur helpe de speciala reliefiga ŝelaĵo - mato), hidroteĥnika betono (de akvomastrumaj konstruoj, konstante aŭ periode en kontakto kun akvo kaj rezista al ties efikado), ŝosea betono (rezista al frosto, saloj, dinamikaj efikoj kaj abrazio, elstara per alta fleksa-tira firmeco, malalta termika dilato; taŭga por betonaj ŝoseoj).

Betonoj nevicigitaj laŭ kriterioj 1-7:

Monolita betono (de konstruelemento aŭ konstruparto elfarita en ĝia definitiva loko kaj pozicio el betonmiksaĵo kiel el "unu ŝtono"), prefabrikita betono (de konstruelemento fabrikita ekster ties definitiva loko kaj pozicio, kutime industrimaniere), transportbetono (betonmiksaĵo konsistigita kaj miksita ekster konstruejo, kien ĝi estas transportata sub garantio de kvalito de la miksaĵo, sen negativaj influoj pro transporto) kaj asbestocemento / fibrocemento (konstrumaterialo fabrikata el portlanda cemento, el asbesto, nuntempe ekz. el celulozaj fibroj kiel volumenaĵo, el akvo kaj ev. ingrediencoj; celo de la produktoj estas precipe tegmentokovrado, tuba senprema kondukado).


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]