Speicher AR
| Speicher | |
|---|---|
| Kantono | Apencelo Ekstera |
| Distrikto | Kantono Apencelo Ekstera ne havas distriktojn |
| Koordinatoj | 47°24′38″N 9°26′36″O / 47.41056°N, 9.44333°OKoordinatoj: 47°24′38″N 9°26′36″O / 47.41056°N, 9.44333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3953 |
| Areo | km² |
| Alteco | m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9042 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Speicher (prononcu: Ŝpajĥr; en la alemana lingvo: Schpycher) estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 3953 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo apartenas al la iama distrikto Mezlando.
Geografio [redakti]
Speicher situas sur alteco de 924 m s.m. sudoriente de la urbo Sankt-Galo kun bona belvido al la Bodenlago. Pro la bona trafikkonekto la komunumo hodiaŭ estas ŝtata loĝloko kaj praktike apartenas al la aglomeraĵo de Sankt-Galo.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo limas en nordo al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Rehetobel kaj Trogen, en sudo al Bühler, kaj en okcidento al Teufen kaj Sankt-Galo (Kantono Sankt-Galo).
Trafiko [redakti]
Speicher estas konektita al la publika trafikreto per Trogen-Fervojo, tio estas la regiona tramlinio de la apencela trajnkompanio Apencelaj Fervojoj de Sankt-Galo al Trogen. La sama kompanio ankaŭ funkciigas buslinion de Speicher al Teufen.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Speicher datiĝas el la jaro 1309 kiel Spicher.
Dum la Apencelaj Militoj okazis la 15-an de majo 1403 en Speicher la Batalo apud Vögelinsegg, dum kiu la apencelaj ribeloj venkis la multe supernombran armeon de la princabato de Sankt-Galo, malgraŭ ĉi-lasta ricevis subtenon de la konstanca armeo.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Speicher
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Speicher – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||