Spektrokoloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ecoj de la spektrokoloroj
koloro ondolongo-intervalo frekvenco-intervalo
ruĝa ~ 625-740 nm ~ 480-405 THz
oranĝa ~ 590-625 nm ~ 510-480 THz
flava ~ 565-590 nm ~ 530-510 THz
verda ~ 500-565 nm ~ 600-530 THz
cejano ~ 485-500 nm ~ 620-600 THz
blua ~ 440-485 nm ~ 680-620 THz
viola ~ 380-440 nm ~ 790-680 THz

kontinua spektro

Spektrokoloro estas koloro, kiu prezentas parton de la spektro de la videbla lumo. Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj. Krom la koloroj de la apuda bildo, la cejana kaj la fuksina (iufoje nomata magenta) povas esti primitivaj koloroj por apartaj kolorsistemoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • OPTIKO Arkivigite je 2006-06-20 per la retarkivo Wayback Machine: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.