Spekulaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj formoj de spekulaco.
La ĉefaj ingrediencoj de spekulaco: pipro, cinamo, zingibro, kariofilo kaj muskato.

Spekulacospickukaĵo (> latine: speculum (= spegulo); nederlande: speculaas) estas speco de biskvito (kuketo), tradicie bakita por manĝado dum la festo de Sankta Nikolao (en Nederlando la 5-an de decembro, en Belgio la 6-an de decembro). La formato povas varii inter alteco de 5-6 centimetroj ĝis unu metro aŭ pli. En la lastaj jardekoj la malgrandformataj fariĝis haveblaj tutjare. La grandaj estas haveblaj nur en la tagoj antaŭ la festo de Sankta Nikolao.

Spekulaco estas maldensa, tre kraketanta, bruna kaj, plej grave, havas la formon de bildo, ofte bildo de sankta Nikolao mem. Spekulaca pasto ne altiĝas multe. La Nederlanda kaj Belga versioj estas bakitaj per helbruna (beta) sukero kaj bakpulvoro. La Germana spekulaco (Spekulatius) uzas bakistan pulvoron kiel fermentigan agenton. Spicoj uzataj en spekulaco estas cinamo, muskato, kariofiloj, zingibro kaj blanka pipro. Iuj variaĵoj uzas migdalan farunon kaj havas splititajn migdalojn en si. En Usono kaj Aŭstralio speculaco estas ofte vendata en la formo de Nederlanda ventmuelilo.

Komparu kun

Eksteraj ligiloj