Spencer Tracy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spencer Bonaventure TRACY (naskiĝis la 5-an de aprilo, 1900, mortis la 10-an de junio, 1967) estis usona aktoro.

Tracy naskiĝis en Milvokio, Viskonsino. Post sukcesa teatra kariero, la reĝisoro John Ford malkovris lian talenton kaj okupis lin en la filmo Up the River. Sekvis aro da filmroloj kaj du Oskaroj sinsekve: en 1938 pro Captains Courageous kaj 1939 pro Boys Town.

Dum la laboroj por la filmo The Woman of the Year li konatiĝis kun Katharine Hepburn, kiu en naŭ filmoj estis lia partnerino. Ambaŭ havis ankaŭ amrilaton, kiu tamen restis pli/malpli kaŝita, ĉar Spencer Tracy, kiu estis katolika, ne volis forlasi sian edzinon.

Sian lastan sukceson pro la filmo Guess Who's Coming to Dinner li ne plu povis ĝui, car antaŭ la premiero li mortis en Beverly Hills, Kalifornio.

Listo de filmoj

  • Up the River (1930)
  • San Francisco (1936)
  • Fury (1936)
  • Captains Courageous (1937)
  • Test Pilot (1938)
  • Boys Town (1938)
  • Boom Town (1940)
  • Northwest Passage (1940)
  • Dr Jekyll and Mr Hyde (1941)
  • The Woman of the Year (1942)
  • Keeper of the Flame (1942)
  • The Seventh Cross (1944)
  • The Sea of Grass (1947)
  • State of the Union (1948)
  • Adam's Rib (1949)
  • Edward, My Son (1950)
  • Father of the Bride (1950)
  • Pat and Mike (1952)
  • Bad Day at Black Rock (1955)
  • The Old Man and the Sea (1958)
  • Judgement at Nuremberg (1961)
  • Guess Who's Coming to Dinner (1967)

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda